Unesko alvokas korusajn kantojn pri paco ankaŭ en Esperanto

Festivalo por la paco organizata de Unesko okazos en Tolosa (Hispanio) la 19an de septembro 2020 (do post unu jaro). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto.

Dum tiu ĉi festivalo, estos projekciitaj filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo, kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, sed la tekstoj de tiuj ĉi kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto.

Se vi konas koruson, kiu povus realigi tian 3-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, bonvolu kontakti François LO JACOMO (francois@lojacomo.eu)

La Saltejo, kongresa kuriero de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, n-ro 3

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s