Tagon post tago kaj tutmonde, la tradiciaj lingvoj estas kondamnitaj al malapero. Kaj kun tiuj dialektoj, estas minacitaj ankaŭ la historio de la vilaĝoj kaj la kulturoj.
Por savi tion, kio estas plu savota,UNESCO deklaris la jaron 2019, jaron de la indiĝenaj lingvoj, dediĉitan al tiuj, kiuj estas historie marĝenigitaj. La celo de tiu iniciativo estas ekkonsciigi pri la krizaj riskoj, al kio estas submetitaj tiuj lingvoj, kaj pri ilia valoro kiel vehiklo de kulturo, sistemoj de sciado kaj vivmaniero.
En la urbeto Santa María Ixcatlán, Meksiko, restas nur apenaŭ deko da personoj, kiuj parolas la lingvon Ixcatec. Maria Salazar estas iu inter ili: «Kiam miaj gepatroj enskribis min ĉe la lernejo, kelkaj instruistoj plu koleris, ĉar ni parolis Ixcatec. Ili diris al ni, ke tio ne decas, kaj ke la hispana pli valoras. Kelkaj malpermesis al ni ties uzadon. Instruisto frapis nin, kaptis nin per la brako kaj diris al ni, ke ni ne parolu la Ixcatec, ĉar li ne komprenas ĝin. Pro tio, ni haltigis paroli ĝin».
En Peruo, la Nacia instituto de radio kaj televido male agadas. En 2016, Hugo Coya, prezidento de la instituto, lanĉis sian unuan elsendon en la Keĉua, antaŭ ol fari programojn en la Ajmarakaj Aŝaninka lingvoj.
«Pli ol triono el la loĝantaro en Peruo parolas tradician lingvon, kaj pro tio ni komencis tiun procezon de kreado de elsendoj en indiĝenaj lingvoj ĉe nia radio».
En Paragvajo, la lingvo Maká estas kutime kaj nature parolata. En tiu vilaĝeto, kie vivas 400 familioj, 2 000 loĝantoj luktas ĉiutage por konservi vivantaj sian lingvon kaj siajn kutimojn. Nur 40 kilometrojn for de la ĉefurbo, Asunciono, tio estas malfacila afero. Blas Duarte instruas la infanojn, ne nur la paroli la Maká, sed ankaŭ legi kaj skribi ĝin.
Malgraŭ tiuj klopodoj de UNESCO kaj de la registaroj, la aktivuloj denuncas la mankon de politika engaĝiĝo. Ofte laŭ ili, la reformoj intervenas tro malfrue por eviti katastrofon.