Interaga maparo pri rajto de virinoj kaj knabinoj al edukado

Unesko kreis Interagan maparon pri rajto de virinoj kaj knabinoj al edukado kiel parto de la kampanjo Ŝia edukado, nia estonteco. La maparo estas ilo por kontroli kaj disvastigi rajtojn de virinoj kaj knabinoj. Ĝi ebligas publikan scion pri konstitucioj, leĝoj kaj reguloj rilataj al edukadaj rajtoj de virinoj kaj knabinoj.

Post pli ol 70 jaroj de la agnosko de rajto al edukado en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, multaj knabinoj kaj virinoj ne ĝuas tiun rajton pro seksa malegaleco kaj diskriminacio. Malriĉeco, frua edziĝo kaj perforto estas inter la kialoj de granda kvanto da virinoj kaj knabinoj ne aliri lernejojn.

La maparo prezentas 12 indikilojn por taksi la statuson de landaj leĝoj pri rajto de virinoj kaj knabinoj al edukado. La indikiloj temas pri ekde partopreno en UN-interkonsentoj ĝis edziĝaj leĝoj.

La maparo estos ĝisdatigita ĝis 2030, la limdato por atingi la Celojn por Daŭripova Evoluigo. Ĉi tiu unua versio enhavas informojn pri 196 landoj por la unuaj tri indikiloj, kaj pri 35 landoj por la ceteraj indikiloj. Ĝi legeblas per la angla kaj la franca.

Interaga maparo pri rajto de virinoj kaj knabinoj al edukado [en]

Ŝia edukado, nia estonteco [en]

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj [eo]

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s