Artefarita Intelekto por trovi rubon

Unesko premiis la organizaĵo Let’s Do It Foundation (Fondaĵo Ni Faru) por kreado de Artefarita Intelekto-ilo kiu identigas rubon per bildoj kaj videoj. La ilo nomiĝas WADE (mallongigo en la angla por rub-trovilo) kaj ricevis la Unesko-Japanan Premion pri Edukado por Daŭripova Evoluigo.

La ilo helpas la movado World Cleanup (Monda Purigado), kiu estas tutmonda movado de 36 milionoj volontuloj en 169 landoj. La aplikaĵo montras kie estas la rubo sur mapo, ĉirkaŭ la mondo. WADE kapablas analizi pli ol 8 milionojn bildojn tage. Tiuj informoj gravas ankaŭ por esploristoj, leĝfarantoj, instruistoj kaj aliaj, por ke ili pripensu respondojn al defio de rubo.

La Monda Puriga Tago celas inspiri volontuladon en lokaj komunumoj ĉirkaŭ la mondo; evoluigi kaj enpovigi reton da gvidantoj; kaj helpi landojn, precipe evolulandojn, serioze trakti forĵetaĵojn nuntempe kaj estontece. La venonta Monda Puriga Tago estos en la 21-a de septembro 2019.

Ni videbligu la rubon por purigi la mondon.

https://www.worldcleanupday.org/

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s