Infanoj ekster lernejo

Nova raporto de Unesko pri infanoj ekster lernejo montras, ke ni ne progresis dum la lasta jardeko. Ĉirkaŭ 258 milionoj infanoj kaj gejunuloj ne frekventis lernejojn en 2018. Tio estas preskaŭ sesono de la tutmonda loĝantaro de lernejaj jaroj (6 ĝis 17 jaraĝoj). Pli grave estas, ke 12 milionoj infanoj de la aĝo por elementa lernejo, neniam iros lernejon.

La plej malbona situacio estas en evoluantaj landoj, kie 19% da infanoj aĝaj inter 6 kaj 11 jarojn ne frekventas lernejon, kaj ankaŭ 61% aĝaj inter 15 kaj 17 jarojn. Knabinoj alfrontas la plej grandajn barojn. Naŭ milionoj knabinoj aĝaj por elementa lernejo, neniam eniros lernejon, kaj kvar milionoj el tiuj 9 milionoj loĝas en Afriko.

La kvara Celo por Daŭripova Evoluigo estas “Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancojn por tutviva lernado”. “Ni havas 11 jarojn por plenumi la promeson, ke ĉiuj infanoj estos en lernejo kaj lernos”, diris Silvia Montoya, Direktorino de Unesko-Instituto de Statistikoj. “Tiuj defioj ne estas neeviteblaj. Eblas venki ilin per kombinado de intensa agado kaj pli granda financado. Ni bezonas realan sindevontigon de ĉiuj registaroj, subtenataj per rimedoj, por plenumi la laboron”, ŝi diris.

Legu la raporton: http://uis.unesco.org/sites/default/files/documents/new-methodology-shows-258-million-children-adolescents-and-youth-are-out-school.pdf

Fonto: https://en.unesco.org/news/unesco-warns-without-urgent-action-12-million-children-will-never-spend-day-school-0

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s