Ĝenerala Sekretario de UN kondamnis bombatakojn en Afganio

La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, forte kondamnis la bombatakojn dum la elektkampanjo en la provinco Parwan kaj la ĉefurbo Kabulo de Afganio, kiuj vundis kaj mortigis multajn civilulojn.

Almenaŭ 46 homoj estis mortigitaj kaj 70 aliaj vunditaj marde (17-an de semptembro) en du bombatakoj, pri kiuj Talibano deklaris sian respondecon.

Stéphane Dujarric, proparolanto de Guterres, diris en deklaro ke la ĝenerala sekretario esprimis sian profundan simpation al la familioj de la viktimoj kaj al la registaro kaj popolo de Afganio, kaj emfazis, ke atako kontraŭ civiluloj estas ne akceptebla kaj tiuj krimuloj devas esti punataj.

La unua bombatako okazis en amaskunveno dum la elektkampanjo de nuna prezidanto Ashraf Ghani Ahmadzai en la provinco Parwan, mortigante 24 homojn kaj vundante 32 aliajn. La dua okazis en la afgana ĉefurbo Kabulo, kaj celis la oficejon de la Ministerio de Defendo, mortigante 22 homojn kaj vundante 38 aliajn.

Qiu Jieming

Ĉina Radio Internacia

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s