Malfermiĝis la 74a sesio de Ĝenerala Asembleo de UN

La 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN malfermiĝis marde (17-an de septembro) en la stabejo de UN en Novjorko.

Tijjani Muhammad-Bande, prezidanto de la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo, deklaris la malfermon de la sesio de 2019 ĝis 2020 de la plej reprezenta organo de UN.

En sia parolado al la malferma kunveno, Muhammad-Bande petis agadon konforman al la temo de ĉi-jara Ĝenerala Debato: “Stimuli multflankajn klopodojn por elradikigo de malriĉeco, bonkvalita edukado, klimatagado kaj inkluzivigo.”

Ĉirkaŭ 143 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj registriĝis por paroli en la jara altnivela semajno, kiu komenciĝos en la 24a de septembro. La 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo ankaŭ okazigos aliajn altnivelajn aranĝojn, inkluzive de pintkunveno pri klimatagado kaj altnivela kunveno pri universala sanprotekto.

Yu

Ĉina Radio Internacia

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s