La Sekretariejo de UN, kiu respondecas pri ĉiutaga funkciado de la giganta monda organizo, dimanĉe prezentis planon por redukti sian propran emisiadon je preskaŭ duono ĝis 2030.
La Fako pri Tutmonda Komunikado sub la Sekretariejo de UN diris en gazetara deklaro, ke la sekretariejo adoptis novan 10-jaran Klimatan Agadplanon, kiu celas transformi funkciadon de la sekretariejo por realigi 45-procentan redukton de emisiado de forceja gaso kaj akiri 80 procentojn da elektro el renovigeblaj energioj ĝis 2030.
La deklaro estis farita antaŭ la pintkunveno, kiun ĝenerala sekretario de UN António Guterres prezidos lunde (23-an de septembro).
Laŭ raporto de la Mediprogramo de UN, la tutmondaj operacioj de la Sekretariejo de UN prezentas proksimume 58 procentojn de la raportita emisiado de forceja gaso el la tuta sistemo de la UN.
Yu