Nova raporto montras, ke ankoraŭ duono de la hejmoj ĉirkaŭ la mondo ne havas aliron al Interreto. La nombro de hejmoj konektitaj kreskis de 53,1% ĝis 54,8%, kaj en evoluantaj landoj la kresko estis de nur 0,8%. Ĝenerala Direktorino de Unesko Audrey Azoulay rimarkigis ankaŭ la gravecon de cifereca sperteco, por ke homoj profitu de Interreto. “Seksa malegaleco en cifereca teknologio estas eĉ pli alarma. Virinoj havas malplian aliron al Interreto ol viroj, kaj la diferenco pligrandiĝas”, ŝi diris.
La raporto, Stato de Larĝbenda Konekto, kuraĝigas nin pensi pri “signifoplena universala konektiteco”, diris Houlin Zhao [赵厚麟 Zhào Hòulín], Ĝenerala Direktoro de Internacia Telekomunika Unio. “Ĉar cifereca inkluzivo estas signifoplena kaj efika nur, se kaj kiam interreta uzantoj sentiĝas enpovigitaj uzi la teknologio – kaj kiam la teknologio estas alirebla, alloga kaj sekura”, aldonis li.
La Larĝbenda Komisiono por Daŭripova Evoluigo rekomendis disvastigon de konekteco per pli kunlaboraj modeloj bazitaj sur kundivido de rimedojresursoj.
Legu la raporton:
https://broadbandcommission.org/Documents/SOBB-REPORT%20HIGHTLIGHTS-v3.pdf
Fonto: