Politika deklaracio estis adoptita en pintkunveno de UN pri Celoj por Daŭripova Evoluigo, marde (24-an de septembro) en la stabejo de UN, Novjorko. La membroŝtatoj promesis, en la deklaracio, kolekti monon en la venontaj jaroj por atingi la Celojn por Daŭripova Evoluigo kun neniu postlasita ĝis 2030.
Tijjani Muhammad-Bande, prezidanto de la 74-a sesio de Ĝenerala Asembleo de UN, diris en la malferma kunveno, ke la Tagordo por Daŭripova Evoluigo 2030 estas la rezulto de multflankeco, kaj akceli multflankecon estas la sola elekto de la homaro por trakti nunajn kaj venontajn kompleksajn tutmondajn defiojn.
Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres diris ke la homaro jam deviis de la vojo de daŭripova evoluigo. Letalaj konfliktoj, klimataj krizoj, seksperforto, neekvilibra ekonomia kresko, senĉesa plialtigo de la nivelo de ŝuldo kaj akriĝo de komerca streĉeco kreas novajn obstaklojn al atingo de la celoj.
Guterres vokis la tutan mondon preni rimedojn, inkluzive de tiuj por ĉesigo de konfliktoj kaj malebligo de perfortaĵoj, pligrandigi longperiodan investon por daŭripova evoluigo kaj bati kontraŭleĝan kapital-fluadon, monlavadon kaj eviton de impostoj, por pli bone subteni evoluantajn landojn en politikaj kaj ekonomiaj reformoj.
Yu
Klimata ŝanĝo estas granda problemo kaj devas esti urĝe solvota, sed oni devas batali kontraŭ la radiko de la problemo, kiu estas la senĉesa kresko de la homa populacio.
Dum la monda loĝantaro kreskas, kreskas ankaŭ la postulo pro spaco, manĝaĵoj kaj aliaj rimedoj kiuj detruas arbarojn kaj estingas bestojn.
Por protekti la medion kaj evolui daŭripove necesas kampanjo por restarigi la ekvilibron inter la homa loĝantaro kaj tiu de aliaj vivantaj estaĵoj, tio estas: ĉesigi la kreskon de la homa loĝantaro.
Sed ne taŭgas fari tion per malhumaneco: perforto, malsato, malsano kaj socia maljusteco.
ŜatiŜati