Komenciĝis ĝenerala debato ĉe Ĝenerala Asembleo de UN

La Ĝenerala Debato de 74a sesio de Ĝenerala Asembleo de UN malfermiĝis marde (24-an de septembro) kun la temo “Stimuli multflankajn klopodojn por elimino de malriĉeco, bonkvalita edukado, klimata agado kaj inkluzivo”.

Tijjani Muhammad-Bande, prezidanto de 74a sesio de Ĝenerala Asembleo de UN, prezidis la malfermon de la debato. Li alvokis kunlaboron por trakti multajn defiojn alfrontatajn de la mondo, kun la prioritato al Celoj por Daŭripova Evoluigo.

Li diris ke akceli internaciajn pacon kaj sekurecon estas la koro de la laboro de UN, kaj petis mondajn gvidantojn prioritatigi preventadon kaj sin dediĉi al elimino de malriĉeco, klimata agado, bonkvalita edukado kaj inkluzivo. Li rimarkigis “Ni restis tro multe da tempo ĉe la vojkruciĝo de homa disvolviĝo. Kaj se ni volas puŝi homaron atingi sian plej grandan kapablon, ni devas fari komunajn penojn por trovi solvojn al la nesolvitaj malfacilaĵoj de perfortaj konfliktoj, terorismo, naturaj katastrofoj, drogaĉoj kaj seksŝakrado, analfabeteco kaj tiel plu, kiujn suferas milionoj da homoj tra la mondo.”

En sia parolado, Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres petis mondajn gvidantojn meti homojn sur la unuan lokon.

Yu

Ĉina Radio Internacia

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s