Alvoko al lingva diverseco en la Civilsocia Konferenco de UN

“Ĉu sufiĉas la angla? Aŭskulti la multajn voĉojn de la mondo” estis la temo de ‘ateliero’ akceptita por prezento en la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Civila Socio, kiu okazis en Salt Lake City (Sallagurbo), Usono, de 26 ĝis 28 aŭgusto. La atelieron gvidis la nove elektita prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Duncan Charters. Parolis ankaŭ estrarano de Esperantic Studies Foundation Anna Bennett, reprezentantoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) Hans Becklin kaj Marcus Griep, kaj la reprezentanto de UEA ĉe Unesko  Renée Triolle.

Fundamenta al la diskuto estis la fakto, ke tro ofte la internacia komunikado donas avantaĝon al parolantoj de la angla lingvo kaj malavantaĝas tiujn de aliaj lingvoj. La prezentantoj emfazis pli fortan konsciiĝon pri la bezono de dudirekta komunikado sen lingva diskriminacio – afero aparte urĝa en la partnerado inter UN kaj la civila socio por atingi la deksep Celojn por Daŭripova Evoluigo de UN. Parolantoj notis ankaŭ, ke la jaro 2019 estas la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj – memorigo, ke ĉies voĉoj estu aŭdataj kaj komprenataj fare de la lingva elito.

UEA havas oficialajn konsultajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Kvankam la ateliero okazis samtempe kun dudeko de aliaj atelieroj, la partopreno de la publiko estis bona: dudekkvino da homoj ĉeestis, el kiuj la plimulto faris demandojn aŭ restis poste por paroli kun la kontribuintoj.

La sola oficiala lingvo de la Civilsocia Konferenco estis la angla – malgraŭ tio ke grandaj nombroj de konferencanoj havis nur limigitan kapablon en la angla. Tiun punkton oni aparte emfazis en la diskuto kiu sekvis la formalajn paroladojn. Se UN vere volas elimini diskriminacion, asertis unu partopreninto, eble indus, ke ĝi laboru pli forte por redukti maljustan diskriminacion surbaze de lingvoj.

S-ino Triolle, denaska francparolanto, prezentis siajn rimarkojn en Esperanto – lingvo kiu celas (kiel ŝi mem rimarkigis) garantii dudirektan, demokratian komunikadon. Interpretis ŝiajn rimarkojn d-ro Charters.

Finance subtenis la sesion Esperantic Studies Foundation.

Esperantic Studies Foundation

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s