Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Tradukado, 30 septembro 2019

La 30-a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la tuta mondo kaj esprimas subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo.

La bariloj de lingvoj, kiuj nin disdividas, ricevas malpli da atento ol ili devus ricevi. En multaj mondopartoj oni ofte renkontas lingvan diskriminacion, kaj parolantoj de minoritataj lingvoj ofte suferas pro tio, ke ili ne povas komprenigi sin aŭ ĉar la parolantoj de dominantaj lingvoj rifuzas rekoni ilin. Eĉ en internaciaj medioj, certaj lingvoj ricevas prioritaton super aliaj lingvoj kaj iliaj parolantoj ricevas preferon. Tradukistoj kaj interpretistoj laboras por superi tiun malekvilibron, sed diskriminacio persiste daŭras.

Universala Esperanto-Asocio proponas utiligon de unusola, facile lernebla internacia lingvo. Esperanto povas jam kalkuli pli ol 130 jarojn de aktiva kaj konstanta uzado, kaj ĝi estas plene esprimkapabla kaj tuj komprenebla. Ni alvokas al ĉiuj homoj, ke ili eltrovu ĝiajn avantaĝojn. Sed ni ankaŭ konscias, ke ĉiam restos rolo por interpretado kaj tradukado.

Ni rekonas ankaŭ, ke tradukistoj kaj interpretistoj ofte riskas la propran sekurecon en siaj klopodoj krei komunikadon en regionoj de konfliktoj kaj militaj agadoj, esence sen jura protektado. Oni foje malliberigas aŭ eĉ murdas ilin pro la esenca laboro kiun ili plenumas. Ni alvokas al Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj institucioj, ke ili protektu lingvoprofesiulojn, kaj ankaŭ laboru por forigi diskriminacion kaj perdon de rajtoj surbaze de lingvoj.

La lingvopovo estas unu el la plej grandaj homaj kapabloj. Ĝi estu uzata ne por forbari sed por kunigi la homojn en paco kaj egaleco.

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s