La 27-an de septembro, la 42-a Kunveno de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la rezolucion pri evoluiga rajto proponita de la Ne-aliancita Movado kaj Ĉinio. Per la rezolucio, evoluantaj landoj alvokas efektivigon de la evoluiga rajto en la mondo.
La rezolucio reasertis, ke la rajto al evoluigo estas nesenigebla kaj tre grava por la plenumo de la tagordo por daŭripova evoluigo en 2030. Liberigo el malriĉeco estas ŝlosilo por disvolvi la rajton, kaj estas necesa kondiĉo por efektivigi daŭripovan evoluigon. La rezolucio alvokas ĉiujn landojn konservi multflankismon, plifortigi internacian kunlaboron, amplekse plenumi la Deklaracion pri Rajto al Evoluigo, intensigi kunlaborojn en la mondo, forigi obstaklojn al evoluigo kaj efektivigi rajton al evoluigo.
Ĉinio alvokas ĉiujn landojn sekvi la principon de la Deklaracio pri Rajto al Evoluigo por garantii, ke ĉiuj homoj rajtu partopreni en evoluigo kaj ĝuu dignan vivon.
Gao Shuyuan