Tbiliso estos la Monda Ĉefurbo de Libro en 2021

Tbiliso, en Kartvelio, estos la 21-a Monda Ĉefurbo de Libro post Sharjah, en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (2019) kaj Kuala-Lumpuro, en Malajzio (2020). La temo de la jaro estos “Bone. Do, via sekvanta libro estos…?

La temo markos la uzon de modernaj teknologioj kiel potencaj iloj por disvastigi legadon inter gejunuloj. Inter la eventoj estos libro-festivalo por infanoj, projekto por transformi librojn en ludoj kaj rekonstruado de la unua kartvela eldonejo. La ĉefa celo de la urbo estas popularigi legadon kaj disvastigi la aliron al libroj por ĉiuj sociaj tavoloj.

La festa jaro komenciĝos la 23-an de aprilo 2021, en la Monda Tago de Libroj kaj Kopirajtoj.

Libroj estas ligiloj inter pasinteco kaj estonteco, pontoj inter generacioj kaj kulturoj. En sia mesaĝo, Ĝenerala Direktorino de Unesko Audrey Azoulay, diris, ke “libroj enhavas la diversecon de homa sagaceco, montrante la riĉecon de homa travivaĵo kaj la serĉon de senco kaj esprimado, kiujn ni ĉiuj kundividas, kaj kiuj antaŭenigas ĉiujn sociojn”.

Fontoj:

https://en.unesco.org/news/tbilisi-named-world-book-capital-2021

https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000367728

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s