La Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsultaj Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj (CoNGO) okazigis sian lastatempan estrarkunsidon en Ĝenevo de la 10-a ĝis la 12-a de oktobro. UEA estas membro de la estraro de tiu ĉi 400-membra organizaĵo.
La ĉefa ero sur la tagordo estis ellaboro de Deklaro okaze de la venontjara 75-a jubileo de la fondiĝo de UN. Artikolo 71 de la Ĉarto de UN starigis sistemon por konsultado inter UN kaj neregistaraj organizaĵoj pere de la Ekonomia kaj Socia Konsilio. Baldaŭ formiĝis CoNGO por superrigardi tiun procezon. Tra la jaroj la karaktero de UN kaj de la sistemo de konsultado ŝanĝiĝis. La nuna Deklaro celas agnoski tiujn ŝanĝojn kaj difini la vojon antaŭen.
Notante la signifajn atingojn de UN, la Deklaro atentigas, ke la jaro de ĝia fondiĝo estis ankaŭ la jaro de la faligo de atombomboj sur Hiroŝima kaj Nagasaki: la plej granda paŝo por la monda paco en la moderna mondo koincidis kun la lanĉo de la plej katastrofa home kreita militilo.
La Deklaro atentigas, ke lastatempe ne reduktiĝas la atencoj kontraŭ la homaj rajtoj en formo de rasismo, faŝismo kaj ksenofobio – eĉ male. Kaj aldoniĝas la minaco de klimatŝanĝiĝo kaj redukto de multflankisma aliro al esence multflankaj mondaj problemoj – de malsano, malriĉo, kaj la giganta dislokigo de homoj pro militoj kaj naturaj katastrofoj.
“La sistemon de Unuiĝintaj Nacioj oni devas ĝisdatigi kaj egalecigi,” laŭ la Deklaro. “Ĝi devas reekzameni sian komunikadon kun siaj diversaj publikoj, parolante al ili, kaj aŭskultante ilin, en lingvoj kiujn ili komprenas. Tiamaniere, Unuiĝintaj Nacioj povos fariĝi pli kredinda kaj efika.”
UEA estis ano de la kvarpersona malnetiga komisiono de la Deklaro. Oni esperas formale lanĉi al Deklaron en la venontaj semajnoj.
La estraro de CoNGO kunsidos venontan fojon en Novjorko en marto 2020.