Sendito de UN: Konflikto en Sirio estas nesolvebla nur per konstitucia komitato

La siria Konstitucia Komitato baldaŭ okazigos sian unuan kunvenon. Geir Pedersen, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri Sirio, diris lunde (28-an de oktobro) en gazetara konferenco en Ĝenevo, ke ekfunkcio de la Konstitucia Komitato donas esperon por fini la 8-jaran internan militon en Sirio, tamen la konflikto en Sirio estas nesolvebla nur per la komitato.

Pedersen diris en la gazetara konferenco, ke 150 membroj de la Konstitucia Komitato sinsekve atingis Ĝenevon por establi la komitaton. Ĝi laboros sub la helpo de UN en Ĝenevo. Merkrede estos okazigita oficiala ceremonio por ekfunkcio de la komitato.

Pedersen rimarkigis, ke la establo de la Konstitucia Komitato estas la unua politika interkonsento inter siria registaro kaj opoziciuloj kaj gajnis la plej vastan subtenon de la internacia komunumo.

Laŭ interkonsento inter la siria registaro kaj opoziciuloj, la Konsititucia Komitato povas revizii la nunan konstitucion aŭ ellabori novan. La registaro kaj opoziciuloj proponis kandidatojn al membroj de la komitato po 50, kaj la ceteraj 50 membroj estas popolaj reprezentantoj, kaj surbaze de tio, 45 membroj el la tri grupoj formos teamon por revizii aŭ redakti konstitucion.

Yu

Ĉina Radio Internacia

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s