La varmiĝo de la klimato ŝanĝos la vivon sur la tero. Tio trafos ne nur la rikoltojn, la ekonomion kaj la migradon. Grandaj estas ankaŭ la efikoj pri la sano – precipe ĉe infanoj, avertas 100 esploristoj en ampleksa raporto.
Se la ekonomia agado daŭros kiel ĝis hodiaŭ, tiam “la vivo de ĉiuj hodiaŭ naskitaj infanoj estos profunde trafita de la klimata ŝanĝo”, raportas konsorcio de proksimume 100 ekspertoj.
Duonan monaton antaŭ la klimata konferenco de UNO en Madrido la ekspertoj el 35 institucioj bilance prezentas en faka ĵurnalo la aktualajn kaj estontajn efikojn de la klimata ŝanĝo pri la sano. Se la enaerigo de karbondioksido daŭros kiel ĝis nun, nuntempe naskitaj infanoj vivos je sia 71-a naskiĝdatreveno en mondo kiu estos averaĝe je kvar gradoj pli varma.
Infanoj plej forte trafiĝas de la efikoj de la klimata ŝanĝo, akcentas la estro de la konsorcio. La korpo de infanoj kaj ilia imunsistemo ankoraŭ disvolviĝas kaj damaĝoj dum la infanaĝo povus daŭre resti. Ankaŭ malkreskoj de rikoltoj pro la klimata ŝanĝo kaj sekve nesufiĉa nutriĝo laŭ tio trafos ilin plej forte, skribas la esploristoj.
Ili suferas pli forte pri diareo kaj pri infektoj kiujn transdonas kuloj, ekzemple la dengean febron. La vivokondiĉoj por la kuloj esence pliboniĝis.
Grupo de bakterioj, la vibrionoj, fariĝos pli kaj pli granda danĝero en maroj de la norda hemisfero. La infektantoj povas kaŭzi infektojn de stomako, de intesto kaj de vundoj. Ekde la 1980-aj jaroj la nombro de la tagoj dum kiuj eblas infektiĝi de vibrionoj, duobliĝis.
Se aliflanke la varmiĝo de la tero limiĝus al 1,5 gradoj C kiel dezirate en la Pariza traktato – kaj se promesoj de la landoj estus plenumataj, la afero aspektos alie, diras la esploristoj. Infano en Britio kun ses jaroj tiam povus travivi la adiaŭon de la karbo, en Francio kun 21 jaroj la adiaŭon de benzinaj kaj dizelaj aŭtomobiloj, kaj ĉiuj hodiaŭ naskitaj homoj en la tuta mondo povus travivi kun 31 jaroj ke estos produktata nur tiom da karbondioksido kiom povos esti absorbata de la naturo aŭ helpe de teknikaj rimedoj. Samtempe la aero povus esti pli pura kaj la infrastrukturo povus esti pli bona.
“Neniam antaŭe estinta defio postulas neniam estintan reagon kaj ĝi bezonas la kunlaboron de la 7,5 miliardoj da homoj kiuj nuntempe vivas, por certigi ke hodiaŭ naskita infano ne estos regata de la hodiaŭ ŝanĝiĝanta klimato”, akcentas la aŭtoroj.