UN75, 2020 kaj plu

image4144

“Multflankismo estas atakata precize kiam ni plej multe bezonas ĝin.” – Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres.

En 2020 Unuiĝintaj Nacioj fariĝos 75-jara. La mondo estas tre malsama hodiaŭ ol ĝi estis en 1945. Kiel ĝi aspektos en 2045, kiam UN fariĝos centjara? Imagu la eblecojn. Kiel ni alvenos tien? Ni konas la minacojn. Ni alfrontu ilin kune.

“Ni infanoj kaj estontaj generacioj plej multe suferos pro ĉi-konsekvencoj, se ni malsukcesos.” – Greta Thunberg, aktivulo pri klimata ŝanĝiĝo.

Niaj defioj grandegas. Neniu nacio povos solvi ilin sola. Sed kune ni helpas, ni lernas, ni instruas, ni zorgas, ni novigas.

“Ni havas la vervon, fajron kaj ideojn por fari la ŝanĝojn.” – Millie Bobby Brown, Bonvola Ambasadoro de la Infana Fonduso de UN.

“Mi restas profunde konvinkita, ke ne ekzistas aliaj manieroj por trakti tutmondajn defiojn ol tutmondaj respondoj.” – António Guterres.

Ĉio eblas. Komunaj problemoj, komunaj solvoj.

En la jaro 2020 Unuiĝintaj Nacioj lanĉos popole iniciatitan tutmondan konversacion pri formoj por kune fasoni nian estontecon. Aliĝu al la tutmonda konversacio. Ni fasonu la estontecon, kune.

UN75, 2020 kaj plu. Fasonante nian estontecon kune.

Video

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s