Ĉefo de UN: Israelaj setlejoj en okupata palestina teritorio ne havas leĝan validecon

Sondosiero – Aŭskultu la tekston (kun subteno de Studio).

La Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres diris, merkrede, ke la setleja konstruado de Israelo en okupata palestina teritorio ne havas “leĝan validecon” kaj estas “publika malobservo” de internacia leĝo.

Guterres faris la rimarkojn en sia mesaĝo por la Internacia Tago de Solidareco kun la Palestina Popolo. Li diris, ke solvi la israela-palestinan konflikton restas unu el la plej malfacilaj defioj alfrontitaj de la internacia komunumo. Bedaŭrinde, dum la pasinta jaro, estis neniu pozitiva disvolviĝo, kaj la loka situacio daŭre malboniĝis.

La mesaĝo estis legita de Maria Luiza Ribeiro Viotti, direktoro de lia oficejo al kunveno okazigita de la Komitato de UN pri Plenumo de la Neforpreneblaj Rajtoj de Palestina Popolo festi la internacian tagon.

Guterres diris, ke la intensigo de kontraŭleĝaj setlejoj, malkonstruoj de palestinaj hejmoj kaj la ĝenerala sufero en Gazao devas esti ĉesigitaj. Li aldonis, ke ĉi tiuj agoj eble subfosos la fareblecon establi palestinan ŝtaton surbaze de koncernaj rezolucioj de UN.

Yu

Ĉina Radio Internacia

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s