Alvoko de Ĝenerala Sekretario de UN Partopreni en la Plej Granda Tutmonda Konversacio

image4144

Sondosiero – aŭskultu la tekston (kun subteno de Studio).

Fasonante nian estontecon kune.

“Neniu lando, neniu komunumo povas per si mem solvi la komplikajn problemojn de nia mondo. Ni devas kuniĝi, ne nur por paroli sed ankaŭ por aŭskulti. Estas absolute esence, ke vi ĉiuj aliĝu al la konversacio. Ni bezonas viajn opiniojn, viajn strategiojn, viajn ideojn por povi pli bone trakti kun la homaro de la mondo kiun ni devas servi”. António Guterres, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj

Aliĝu al la plej granda konversacio de la mondo.

Ni aŭdu bone la vortojn de s-ro Guterres: “Ni devas kuniĝi, ne nur por paroli sed ankaŭ por aŭskulti”.

Per nia Esperanto ni povas plendi por ambaŭflanka konversacio, por ne nur desupra sed ankaŭ desuba intervenado.

Niaj aspiroj inkludas:

. Montri, ke per Esperanto oni povas krei efikan dialogon – dialogon pli inkluzivan kaj pli demokratan.

. Altigi la videblon kaj prestiĝon de Esperanto en la internacia komunumo.

Esperanto estas pri homaj rajtoj kaj lingvaj rajtoj, kaj ĝi estas lingva rajto de la homaro.

Tradukis Humphrey Tonkin

Substekstigis kaj muntis: Scott Turton

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s