Sondosiero– aŭskultu la tekston (kun subteno de Studio).
La jaro ne ankoraŭ finiĝis, sed io estas certa: 2019 ĵus fermis jardekon da «escepta varmo», anoncis la “Monda Organizaĵo pri Meteologio” (MOM) en la madrida COP25. 2019 sendube estos la dua plej varma jaro iam registrita.
Tiu rekordo aldoniĝas al la longa serio de malbonaj novaĵoj por la klimato. Pasintsemanje, UN anoncis jam rekordan koncentriĝon de forcejefika gaso en la atmosfero en 2018, kaj tio sen signo de malkresko.
Hodiaŭ UN konfirmas, ke la plej grava scenaro preciziĝas: plia rapideco de la glacia degelo, plileviĝo de la marniveloj, acidiĝo de la oceanoj.
Dum la dek unuaj monatoj de la jaro, la averaĝa temperaturo estis pli alta je ĉirkaŭ 1,1°C kompare kun la antaŭ-industria periodo, meze de la 19-a jarcento.
Sep milionoj da klimataj delokitoj
Alia nombro ebligas mezuri la amplekson de la fenomeno: el la 10 milionoj da personoj, kiuj estis delokitaj inter januaro kaj junio 2019, 7 milionoj suferis tion pro ekstremaj klimataj eventoj, kiel uraganoj kaj inundoj.
2019, nigra jaro por la klimato
Ĝi sendube ne estos la lasta. Pro la nuna ritmo de emisioj de forcejefika gaso, la planedo direktiĝas al 3 ĝis 5 pliaj celsiaj gradoj fine de la jarcento. Tre malproksime do de la celo de la Pariza Interkonsento, kiu postulis limigon de la plivarmiĝo ĝis maksimumo 1,5 gradoj.
«Nia domo brulas, kaj ni rigardas aliloken», diris la franca eks-prezidento Jacques Chirac. Hodiaŭ UN aldonas, ke plie ni ĵetas oleon sur la fajron.