Sondosiero– aŭskultu la tekston (kun subteno de Studio).
Ĝenerala sekretario de UN António GUTERRES lunde [30 dec 19] faris paroladon por la Novjaro de 2020. Li diris, ke la tuta mondo eniros la novan jaron 2020 meze de necerteco kaj nestabileco, kaj ke la tutmonda junularo estas la plej granda fonto de la monda espero.
GUTERRES diris en sia parolado, ke la mondo alfrontas malsamajn defiojn, inkluzive de longtempa malegaleco kaj pliiĝanta malamo. Li akcentis, “Ni ne povas esti generacio, kiu trompas sin kaj febrigas la teron.”
Li diris, ke ankoraŭ estas espero. La juna generacio ĉe la frontlinio estas la ĉefa novaĵo de la klimata agado ĝis seksegaleco kaj lukto por homaj rajtoj. Li alvokis subteni la junan generacion ludi sian rolon en modlado de la mondo.
GUTERRES ankaŭ diris, ke en 2020 estos festata la 75-a datreveno de la fondo de UN, kaj nun UN komencas dekjaran agadon por la celoj de daŭripova disvolvado. Fine, li deziris pacon kaj feliĉon al la gejunuloj tra la mondo.