Konferenco de NROj alvokas plifortigon de UN okaze de la 75-a jubileo

La Sistemo de Unuiĝintaj Nacioj devas esti plifortigita, pli bone strukturita, pli bone uzata de registaroj, kaj konsiderinde pli bone financata, laŭ deklaracio pri la estonteco de Unuiĝintaj Nacioj publikigita la 12-an de oktobro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsulta Rilato kun Unuiĝintaj Nacioj (CoNGO). La deklaracio nun akiras subskribojn de neregistaraj organizoj (NROj) tra la tuta mondo.

La deklaro “salutas la atingojn de Unuiĝintaj Nacioj en daŭrigo de paco kaj sekureco, apogo de homaj rajtoj, kaj antaŭenigo de daŭripova evoluigo” sed samtempe atentigas pri multnombraj mankoj en tutmonda subteno de UN kaj en ĝia agokapablo. “Okaze de la 75-a Jubileo,” la Deklaracio asertas, “ni devas transiri el klimato de naciismo, konflikto kaj maljusto al kulturo de multflankismo, paco kaj sekureco, por la bono de la tuta homaro.”

Prezentante la deklaracion al kunveno de membroj de CoNGO en Novjorko en decembro, Humphrey Tonkin,  estrarano de CoNGO kiel reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio, atentigis, ke Unuiĝintaj Nacioj, “spite ĉiujn obstaklojn, ŝirmis nin el mondmilito tra 75 jaroj.” Laŭdante tiujn kiuj kontribuis al tiu ĉi “elstara atingo,” li tamen notis, ke lokaj kaj regionaj ekflamoj daŭras, eĉ plimultiĝas: “Kun sia nulo-suma mentaleco kaj sia deziro dividi la landojn por tenadi potencon, la politikaj elitoj multe tro ofte turnas la dorson al internacia kunlaboro, hejtante naciismajn sentojn, disvastigante timon de alilandanoj, kaj abandonante internaciajn interkonsentojn.”

“Ni ĉiuj decidu paroli pli malmulte kaj aŭskulti pli multe,” Tonkin deklaris, eĥante la admonon de la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres, ke “Ni devas unuiĝi, ne nur por paroli sed ankaŭ por aŭskulti.”

a Deklaracio de CoNGO alvokas al la UN-Sistemo, ke ĝi pli multe utiligu la kompetentecon kaj spertojn de NROj kaj la pli vasta Civila Socio kiel esencaj partneroj en certigado de paca kaj justa mondo konstruita sur plenumo de la Celoj pri Daŭripova Evoluigo.

La deklaracio estas legebla ĉe la retejo de CoNGO www.ngocongo.org en la angla, franca kaj hispana. Baldaŭ aldoniĝos Esperanto-traduko.

Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio, n-ro 44, januaro 2020

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s