Dek du feministaj libroj legindaj de ĉiuj

Kvankam ne eblas kolekti ĉiujn librojn verkitajn de aŭ por feministoj, UN-Virinoj listigis 12 librojn pri la virina movado kaj kun bonegaj rakontoj.

1 – We Should All Be Feminists (Ni ĉiuj estu feministoj)

Persona eseo de niĝeria verkistino Chimamanda Ngozi ADICHIE, We Should All Be Feminists rakontas pri la graveco de inkluzivo en nuntempan feminismon.

2 – I, Rigoberta Menchu: An Indian Woman in Guatemala (Mi, Rigoberta Menchu: indiĝena virino en Gvatemalo)

Rakonto pri la vivo de Rigoberta Menchú TUM, ŝia historio kaj vivo de bataloj por indiĝenaj virinaj rajtoj.

3 – Under the Udala Trees (Sub udala-arboj)

En tiu romano, Ijeoma enamiĝas al alia knabino kaj malkovras sian seksan orientiĝon en socio, kiu ne akceptas ŝin.

4 – Feminists Don’t Wear Pink and Other Lies: Amazing Women on What the F-Word Means to Them (Feministoj ne surhavas rozkoloron kaj aliaj malveraĵoj: mirindaj virinoj kaj kion la feminisma mondo signifas por ili)

En la libro de Scarlett CURTIS, oni legas pri la ideoj el pluraj publikaj personoj pri feminismo.

5 – I Am Malala: The Girl Who Stood Up for Education and Was Shot by the Taliban (Mi estas Malala: la knabino, kiu defendis klerigadon kaj estis pafita de Talibano)

La biografio rakontas la historion de Malala kaj ŝia aktivismo.

6 – In the Time of the Butterflies (En epoko de papilioj)

La romano de Julia ALVAREZ rakontas pri Patria, Minerva and Maria Teresa MIRABAL, kiuj batalis kontraŭ diktatoreco en Dominika Respubliko.

7 – Handmaid’s Tale (Servistina Rakonto)

La malutopia romano de Margaret ATWOOD rakontas pri povo kaj sekso. En la romano nur la servistinoj kapablas naski infanojn, kaj pro tio ili devas doni infanojn al riĉaj familioj.

8 – The Second Sex (La dua sekso)

La verko de Simone DE BEAUVOIR estas esenca legado por ĉiuj. Ŝi esploras, kion signifas esti virino, esti ‘aliulo’ kaj la malsamecon.

9 – Ecofeminism (Ekofeminismo)

Marie MIES kaj Vandana SHIVA esploras la rilaton inter patriarkeco kaj detruado de naturo kaj kiel la virina movado povas kunlabori kun aliaj movadoj kiel klimatagado kaj aliaj.

10 – I Know Why the Caged Bird Sings (Mi scias, kial la enkaĝigitaj birdoj kantas)

La membiografio de Maya ANGELOU rakontas la historion de la poeto kaj la juna vivo de aktivisto, kiu kreskis sude de Usono dum la 1930-aj jaroj, kaj ŝian vojon por superi la nepenseblan psikan traŭmaton, kiun ŝi travivis.

11 – The Last Girl: My Story of Captivity, and My Fight Against the Islamic State (La lasta knabino: mia rakonto pri kaptiteco kaj mia lukto kontraŭ la Islama Ŝtato)

Nadia MURAD rakontas sian historion pri kaptiteco ĉe Islama Ŝtato kaj sia eskapo. MURAD, kiu ricevis la Nobel-premion pri paco en 2018, dediĉas sin al subtenado por postvivantoj de seksa perforto kaj persekutado de minoritatoj kiel ŝia komunumo, la jezidoj.

12 – A Room of One’s Own (Ĉambro por si mem)

La eseo de Virginia WOOLF, 1929, substrekas la bezonon de laŭlitera kaj figura spaco por virinoj en literaturo kaj kondamnas sisteman subpremadon de kreemaj virinoj.

Fonto: medium.com/@UN_Women

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s