Pri la Unuiĝintaj Nacioj kaj la 105-a Universala Kongreso

Pro tio
– ke ne ĉiuj gelegantoj de la Esperanta Retradio abonas aŭ povas legi la revuon Esperanto;
– ke gravas alvoko al la venonta Universala Kongreso de Esperanto (UK);
– ke mi opinias bonega la enhavon kaj redaktadon de la suba teksto,
mi reproduktas ĉi tie la artikolon skribitan de Humphrey Tonkin kaj publikigitan en la revuo Esperanto (oficiala organo de la Universala Esperanto-Asocio – UEA) en novembro de 2019.

La jaro 2020 markos la 75-an datrevenon de unu el la plej grandaj diplomatiaj atingoj de la moderna mondo – la fondo de Unuiĝintaj Nacioj. Tiu tutmonda interkonsento metis la fundamenton por (laŭ la vortoj de la Ĉarto de UN) “savi estontajn generaciojn de la plago de milito”, “rekonfirmi nian kredon je la fundamentaj homaj rajtoj”, “krei kondiĉojn necesajn por la konservo de justeco” kaj “antaŭenigi socian progreson kaj pli altan vivnivelon en pli granda libereco”.

Rerigardante al tiuj 75 jaroj, oni vidas malegalan panoramon. Unuiĝintaj Nacioj almenaŭ donis lokon por la paca solvo de internaciaj disputoj, eĉ se la nivelo de lojaleco al ĝiaj principoj variis tra la jaroj kaj de lando al lando. Militoj ja okazis, malsato kaj malsano abundis, la bazaj homaj rajtoj estis ofte neglektataj. Sed la strukturoj de UN ebligis mildigon de tiuj plagoj: UN respondis kaj respondas al naturaj kaj home kreitaj katastrofoj, nutras multloke la malsatantojn, faras sian eblon helpi la rifuĝintojn. Ĝi konservas antikvaĵojn, antaŭenigas sciencon, ebligas klerigon al knabinoj kaj knaboj, ordigas komunikilojn, konservas la pacon en malpacaj regionoj. Inter ĝiaj plej brilaj atingoj estis la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948 – sed tiu estas nur unu el multaj internaciaj interkonsentoj kiuj, eĉ se malperfekte, kreas reton de juraj garantioj kaj kondutoj.

Kiel plibonigi tiun sistemon? Kiel interpreti ĝiajn sukcesojn kaj malsukcesojn? Kiel pli efike labori por ĝiaj idealoj en epoko kiam la militpotenco kaj la minacoj al la natura ĉirkaŭaĵo povus facile nuligi la ekziston de ni kaj nia planedo? Kaj kiel pridiskuti tion, kiam la jaro 2020 markas alian datrevenon – tiun de la plej horora elmontro de la homa kapablo, nome la 75-an datrevenon de la bomboj sur Hiroŝima kaj Nagasaki?

La temo de la Universala Kongreso en Montrealo estos ĝuste tiu datreveno de la fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu formale okazis la 24-an de oktobro 1945 – dekon da semajnoj post la Hiroŝima katastrofo de la 6-a de aŭgusto.

La ĉi-supra klarigo estas alvoko al esperantistoj ĉie en la mondo veni al Montrealo por partopreni en serioza diskuto pri serioza kaj vivkonfirma ideo – la ideo de internacia kunlaboro multflanka en etoso libera, malferma kaj interkompreniĝa.

Ni kunmetis teamon de dekduo da volontuloj kiuj venos al Montrealo por klarigi pri UN kaj ĉefe por engaĝi vin en diskutadon pri la estonteco de nia planedo en la kunteksto de Unuiĝintaj Nacioj. Mi mem gvidos tiun grupon; miaj kolegoj reprezentos ĉiujn generaciojn. La altkvalita aranĝo de la salonoj de la kongresejo faciligos la organizadon de formalaj kaj neformalaj grupaj diskutoj kaj interŝanĝoj de ideoj.

UEA havas longan kaj signifan historion de kunlaboro kun UN – ekde la enmeto de la homaj rilatoj kiel “necesa kondiĉo” por nia laboro en nian statuton jam en 1947; tra la prezento de la petskribo de UEA al UN en Lake Success en 1950; tra la formala rekono fare de Unesko en 1954 en Montevideo, konfirmita en pli firma rekono en Sofio en 1985; tra la daŭra kaj sistema reprezentado de UEA en la laboro de UN ankoraŭ hodiaŭ.

Ni festu kaj pridiskutu la pasintecon kaj estontecon de internacia ordo. Venu, do, al Montrealo! Atendu ankaŭ abundon de festado, de gajo, de ridado kaj de miro, en tiu ĉi kosmopolita kaj vivoplena urbo. Jes ja: Venu ankaŭ vi!

Herbert A. Welker

Esperanta Retradio

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s