Ĉi-jare, meze de pandemio de kronviruso, la 7-a de aprilo estas Internacia tago pri sano tute aparta.
Ĉi-okaze, Antònio Guterres, ĝenerala sekretario de UN deziris absolute danki la medicinan personaron, salutante la kuracantojn de la tuta mondo pro ilia senlaca engaĝiĝo kaj kompetenteco.
«Hodiaŭ, ni estas pli ol iam dankemaj, dum vi laboras 24 horojn el 24, endanĝerigante vin, por lukti kontraŭ la damaĝoj de tiu pandemio», li diris.
Pli ol 4 miliardoj da individuoj en la mondo estas nun trudizolitaj por provi lukti efike kontraŭ la viruso.
En Singapuro, pli drastaj aranĝoj estas efektivigitaj. Inter ili, la teknologia spurado de la smartfonoj pere de videokontrolo, kaj registara apo ebligas scii, kie pasas la personoj trafitaj de la viruso, sen malkaŝi iliajn personajn datumojn. La lando registris 1 375 infektojn kaj 6 mortintojn pro la Covid-19.
En Barato, malgraŭ la decido pri ĝenerala trudizoliĝo, respekti la interpersonan distancon kaj izoliĝon estas malfacile. 4 908 personoj estis infektitaj de la viruso kaj 137 mortis.
Tajvano donacos po pli ol 100 000 maskojn semajne. La lando liveros ankaŭ materialon al ĉiuj plej trafitaj eŭropaj landoj kiel Italio, kiu ricevos 10 milionojn da maskoj.
La viruso, nomata «malamiko de la homaro», fare de la “Internacia Organizaĵo pri Sano” (IOS), jam infektis pli ol 1,3 milionon da personoj, kaj mortigis pli ol 76 000 inter ili.