Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Multflankismo, 24 aprilo 2020

Ofte ni pensas pri Unuiĝintaj Nacioj kvazaŭ temas simple pri sendependa internacia organizo plene kapabla alfronti la problemojn de la mondo. Ĉirkaŭ Unuiĝintaj Nacioj, kvazaŭ sub ĝia tegmento, troviĝas aro da specialigitaj instancoj kiuj okupiĝas pri demandoj tiel diversaj kiel mastrumado de la monda ekonomio, fikso de internaciaj normoj por la monda ŝiparo, kontrolado de progreso en edukado, plibonigo de agrikulturaj produktado kaj distribuado, atento al la bonfarto de la infanoj de la mondo kaj konservo de la paco en maltrankvilaj mondaj regionoj.

Kaj nuntempe ni ĉiuj forte bezonas la laboron de la Monda Organizo pri Sano dum ĝi kontrolas KOVIM-19, kunordigas la lukton kontraŭ ĝi kaj unuigas sciencistojn tra la mondo por serĉi ĝian preventon kaj kuracon.

Sed neniu tiu agado estas plene internacia; neniu ekzistus sen la libera kunlaborado de la diversaj landoj de la mondo. Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive de la multaj organizoj kiuj formas parton de la UN-familio, dependas de la aktiva subteno, kunlaboro kaj financado de la unuopaj ŝtatoj.

Tamen, ne malofte oni renkontas homojn kiuj kredas, ke la mondo estus pli bona se Unuiĝintaj Nacioj ne ekzistus, ke ĝi nur paroladas, ke ĝi nur limigas la suverenecon de la individuaj ŝtatoj. Ili kredas, ke ĉiu ŝtato prefere estu libera agi precize kiel ĝi volas.

Tio eble funkcius por kelkaj demandoj, sed ne por multaj. Klimatŝanĝiĝo, pandemioj, naturaj katastrofoj, internacia financo – ĉiuj tiuj demandoj ne konas landlimojn, postulas internacian kunordigon. Granda parto de tiu kunordigo okazas pere de Unuiĝintaj Nacioj.

Kvankam neniu organizo estas perfekta, foje la membraj ŝtatoj kulpigas Unuiĝintajn Naciojn pri la propraj mankoj aŭ punas Unuiĝintajn Naciojn per fortranĉo de mono kiu helpas ĉiujn membrojn de UN. Foje, estas pli facile kulpigi Unuiĝintajn Naciojn ol kunlabori kun aliaj UN-membroj por alfronti mondajn problemojn.

Oni ne povas solvi ĉiujn problemojn per duflankaj diskutoj inter ŝtatoj. Fakte, ju pli multe la mondo integriĝas, des pli multflankaj fariĝas ĝiaj problemoj. Ni bezonas multflankismon kaj kunlaborajn partnerecojn por fronti mondajn demandojn. Ĝustatempe António Guterres, Ĝenerala Sekretario de UN, alvokis, ke ni “antaŭenigu kaj subtenu reformitan, revivigitan kaj plifortigitan multflankan sistemon.” Tra la tuta mondo nun vidiĝas danĝera retiriĝo el multflankismo, falo de fido je internacia ordo kaj kresko de naciismo kaj konkurado.

En la nuna danĝera mondo, fronte al pandemio, al vasta dislokiĝo de homoj, al milita konflikto, al senpluvecoj kaj inundoj, ni bezonas multflankismon tian, kian ĝin praktikas Unuiĝintaj Nacioj, pli ol iam ajn antaŭe. Ni bezonas vortojn prefere al perfortoj, humanan kunlaboron prefere al konkurenco, malavaron prefere al amasigado de varoj, interkomprenon prefere al malamo.

Kaj ni bezonas pli bonan aliron al lingva diverseco, fortigon de multlingvismo en la sino de UN, klaran komprenon de lingvaj rajtoj ene de la ŝtatoj, kaj neŭtralan internacian lingvon por egaligi la lingvajn rilatojn inter la ŝtatoj.

Unuiĝintaj Nacioj estas unu el niaj plej fortaj remparoj kontraŭ kaoso kaj konfliktoj. Ni pli multe utiligu ĝin, ne malpli.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 867 (2020-04-24)

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s