Per komunikaĵo publikigita la 20-an de majo, la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres diris ke milionoj da homoj «eble falos en ekstreman malriĉecon» kaj en subnutradon sekve de la pandemio, kiu «malbonigos la nunajn malegalecojn».
La nombro de mortintoj en tiu kontinento estas 2 500, sed laŭ s-ro Guterres la viruso estas nur «je la komenco». Per tiu komunikaĵo, li alvokis al «tutmonda solidareco» kun Afriko, al investado de «200 miliardoj da dolaroj por kroma subtenado» kaj al «ĝenerala prokrasto de la ŝuldopagoj de tiuj landoj, kiuj ne kapablas pagi interezojn».
Aŭskultu legitan version ĉe Studio.