Enketo de Unesko pri la estonteco

Unesko starigis la mondskalan enketon “La mondo en 2030”. Temas pri publika esploro por ke Unesko povu kompreni la pensojn kaj sentojn de homoj pri la grandaj defioj por tutmonda paco. La esploro helpos Uneskon difini celaron por la venonta jardeko, tiel ke la mondo en 2030 estu tia, kie ni volus vivi.

Ni travivas malfacilan momenton kun la krizo de KOVIM-19. Urĝas pripensi la mondon post la pandemio kaj la defiojn kiel klimata ŝanĝiĝo, perforto, kreskanta malegaleco kaj teknologia revolucio. “Ĉi tiu enketo estas parto de la devontigo de Unesko gvidi tutmondan pripensadon pri tiuj temoj. Gravas kompreni la barojn, kiujn la homoj alfrontas, kaj iliajn esperojn, kaj mi alvokas ĉiujn, el ĉiu regiono, partopreni kaj diri kion ili pensas”, diris la Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay.

Eblas respondi per pluraj lingvoj.

Partoprenu en la enketo!

https://survey.unesco.org/2020/index.php?r=survey/index&sid=466929&lang=en

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s