Salutmesaĝo de la Suba Ĝenerala Sekretario de UN Fabrizio Hochschild al MondaFest’ 2020

Koran Saluton,

Mi ĝojas sendi ĉi tiun mesaĝon pri la lanĉo de la virtuala Mondfestivalo de Esperanto.

Mia nomo estas Fabrizio Hochschild. Mi venas el Ĉilio. Mi gvidas la klopodojn de Unuiĝintaj Nacioj marki sian 75-an datrevenon ĉi-jare en 2020. Mi scias, ke tiu ĉi Festivalo naskiĝis el neceso, ĉar la Universala Kongreso de Esperanto, kiun mi planis ĉeesti, devis nuliĝi pro KOVIM-19. Sed mi kredas, ke tio, kio anstataŭas ĝin – tri monatoj da prelegoj kaj diskutoj pri Unuiĝintaj Nacioj 75-jara – estas eĉ pli bona, kaj mi ĝoje antaŭvidas la rezultojn de viaj diskutoj.

Esperanto ĉiam estis pli ol nur lingvo. Ĝi estas esprimiĝo de tutmonda solidareco kaj voko al agado por tutmonda interkompreniĝo kaj civitaneco. Nun, pli ol iam ajn antaŭe, UN bezonas subtenon de la tutmonda komunumo de Esperanto-parolantoj.

Unuiĝintaj Nacioj fariĝos 75-jara ĉi-jare, kaj estas tempo de granda renverso en la mondo, same kiel estis kiam ni fondiĝis en 1945. Multaj evoluoj kun kiuj ni hodiaŭ luktas estus neimagebla al niaj fondintoj: ke homa agado ebligus tergloban temperaturan kreskon, je risko de miliono da specioj, inkluzive de la nia; ke novaj teknologioj radikale aliformigus la manieron laŭ kiu ni vivas, laboras kaj interagas. Tamen, multaj hodiaŭaj problemoj estus eĉ tro konataj: milito, dislokigo, grandpotencaj rivalecoj, koroda naciismo, diskriminacio kaj mistrakto.

Ni multe progresis dum la pasintaj 75 jaroj. Ni saltis antaŭen en edukado kaj en atakado de malriĉeco kaj malsato. Ni gajnis grandajn venkojn. La elimino de variolo per si mem savis milionojn da vivoj. Sed progreso ne ebenis, kaj malsukcesoj ofte tragikis. Post tri jardekoj da laboro por Unuiĝintaj Nacioj ĉekampe, mi portas la privilegiojn kaj ŝarĝojn de malsukcesoj kaj sukcesoj.

Finfine, Unuiĝintaj Nacioj reprezentas la homajn esperojn kaj aspirojn pri pli bona estonteco. Sed ankaŭ temas pri pragmata respondo de mondaj gvidantoj kiuj ekkomprenis, ke kunlaboro kaj kompromiso estas malpli kostaj ol milito. Sepdek kvin jarojn poste, la kostoj de milito kaj nekunlaboro kreskis grandege. Klimatŝanĝiĝo kaj nukleaj armiloj estas minacoj al nia ekzisto. Pandemioj kaj kiberkrimo ne respektas landlimojn. Ili ne estas solveblaj de unusola lando, kiel ajn granda aŭ potenca.

Ni bezonas internacian kunlaboron por stimuli agadon kaj kunligi la eblecojn de la estonteco, ĉu temas pri levigo de la avantaĝoj de la novaj teknologioj aŭ konstruo de karbone neŭtrala mondo. KOVIM-19 montris kiel esence estas labori trans landlimoj, sektoroj kaj generacioj. Ĝi malkovris nian fundamentan interdependon.

Ni estas nur tiel fortaj kiel la homoj plej vundeblaj inter ni. Ni bezonas tutsocian respondon por fronti tiun ĉi krizon kaj certigi nian pli bonan resaniĝon. La pasintaj monatoj montris al ni, ke eblas grandegaj transformiĝoj kiam politika gvidado harmonias kun publika apogo. Ni konstruu sur tio.

Venis tempo ne plu labori kiel kutime. Venis tempo ekpraktiki la sindediĉon al estontaj generacioj, kio esencas al la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Jen la spirito laŭ kiu la Ĝenerala Sekretario deziras, ke ni marku tiun ĉi datrevenon, ne kiel feston, sed kiel momenton de rekonsidero, de aŭskultado al “Ni la Popoloj”.

Ni lanĉis tutmondan konsultiĝon por kolekti la vidpunktojn de homoj el ĉiuj vivmanieroj kaj svarmakiri viajn solvojn al la defioj. Mi esperas, ke vi ĉiuj partoprenos per nia unuminuta enketilo ĉe www.UN75.online, inkluzive en Esperanto. La rezultojn ni prezentos al mondaj gvidantoj en septembro 2020, kiam la ŝtatoj akceptos deklaron pri la 75-jariĝo.
Tiu deklaro estos okazo prezenti alvokon al agado por sekurigi la estontecon kaj sendi mesaĝon de espero al homoj tra la mondo. Bonvolu helpi nin igi tiun ĉi momenton decida.

Dankon.

Fabrizio Hochschild, suba ĝenerala sekretario de UN

Spektu la mesaĝon kaj la MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro.

Partoprenu en la Monda Festivalo kaj Virtuala Kongreso.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s