MondaFest: Parolado de Humphrey Tonkin pri la festivala temo

La temo de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo devis esti “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”.  Ni elektis tiun temon por emfazi la gravecon de la 75-jariĝo, sed ĉefe por doni atenton al la graveco de tutmonda agado por krei tutmondan harmonion ne nur inter homoj ĉie, sed ankaŭ inter la abundaj specioj kiuj konsistigas nian mondon. Kaj ni volis emfazi la gravecon de Esperanto kiel ilo en la diskutado kaj plenumado de tiu harmonio.

Tiu temo, pri la nuntempo kaj estonteco de Unuiĝintaj Nacioj, fariĝis la ĉeftemo de la Monda Festivalo de Esperanto.

Ni komencu per iom da historio.  Kiam en la jaro 1945 la mondo komencis pensi pri la postmilita interkonsento, la ĉefaj tiamaj sendependaj ŝtatoj renkontiĝis en Sanfrancisko por ellabori planon. Tiu plano antaŭvidis kreon de internacia organizaĵo, kiu unuigu ĉiujn popolojn de la mondo en unu konsultejon kie eblus solvi internaciajn disputojn, reguligi kontaktojn inter la ŝtatoj, kaj samtempe protekti la homajn rajtojn de individuoj kaj evoluigi tiujn partojn de la mondo kiuj restis subevoluintaj kaj al kiuj mankis sendependeco.

La unuaj subskriboj al la fonda dokumento okazis fine de la Konferenco de Sanfrancisko la 25-an de junio 1945.

El tiu optimismo kaj tiu klarvido naskiĝis la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de la jaro 1948 kaj tuta aro da aliaj interŝtataj paktoj kaj interkonsentoj. Universala Esperanto-Asocio entuziasme aliĝis al la Universala Deklaracio. Fakte, inter la teamo kiu verkis la Deklaracion estis juna esperantisto, la diplomato Ralph Harry. Se la postaj interkonsentoj ne nepre plenumiĝis universale, ili bremsis disputojn kaj militojn kaj ofte anstataŭigis malpacon per diskutado. Kaj jam en 1947, la statuto de UEA enhavis aludon al la homaj rajtoj kiel esencaj por la laboro de la Asocio.

Se la 25-a de junio 1945 markis komencon de procedo kiu kondukis al la formala fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj la 24-an de oktobro tiujare, ĝi ne markis finon de la milito. La 6-an de aŭgusto okazis la plej granda unuopa vivoperdo de la tuta milito kiam atombombo detruis la urbon Hiroŝimo en Japanio. Kaj jam antaŭe, la 27-an de januaro 1945, la rusa armeo liberigis la ekstermejon Auschwitz, kaj tiel malfermis al la monda rigardo hororon jam kelkajn jarojn okazinta. La 9-an de aŭgusto la usonanoj, lanĉintoj de la procedo kiu kondukis al la fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, faligis duan atombombon, sur Nagasaki.

En ĉiuj mondopartoj mortis parolantoj de la Internacia Lingvo, ĉu kiel soldatoj ĉu kiel, rekte aŭ malrekte, viktimoj de la malamo kiu kvazaŭ englutis la mondon. En Auschwitz kaj en Siberio, sed ankaŭ en Dresdeno kaj Londono – kaj en Hiroŝimo kaj Nagasaki. Jam en Hispanio, en la jaroj antaŭ la dua Mondmilito mortis idealistaj esperantistoj sur la batalkampoj de Hispanio.  Tiuj esperantistoj, kredantoj je paco, ofte homoj kiuj militis por havi pacon aŭ por sin ŝirmi kontraŭ neniigo, volis krei mondon de interkompreniĝo, mondon ne nepre de samaj opinioj, sed mondo en kiu eblus solvi disputojn, vivi en paco, respekti la homajn rajtojn. Al ili, Unuiĝintaj Nacioj reprezentis esperon, homecon en plej bona senco.

La nova organizaĵo, UN, havis tri ĉefajn kolonojn: konservadon de la paco, protektadon de homaj rajtoj, kaj ekonomian evoluigon. La ŝtatoj nur selekte apogis sin al tiuj kolonoj. Baldaŭ atrudis sin la granda disdivido inter kapitalismo kaj socialismo kiu daŭris tra kvar jardekoj kaj duono – jaroj en kiuj ni esperantistoj laboris ĉe ambaŭ flankoj, kaj trans ambaŭ flankoj, por daŭrigi senperan komunikadon kaj teni alten la standardon de paco. Samtempe, la malnovaj imperioj dissolviĝis: malkoloniigo duobligis, eĉ triobligis, la membronombron de Unuiĝintaj Nacioj, kaj UN-membreco kovris la terglobon. Kaj, paralele kun tiu ekspansio, Esperanto komencis etendi sian influon tra la tuta mondo.

Antaŭ ĝuste kvin jaroj, la nacioj interkonsentis pri deksep Celoj por Daŭripova Evoluigo, deksep prioritatoj por redukti malegalecojn, integrigi mondajn sistemojn, kaj kontraŭbatali minacojn al la kunvivado de ĉiuj kreaĵoj sur nia planedo. Tiu grandega interkompreniĝo estas jam minacata de forturniĝoj de la nocio de tutplaneda kunlaboro. Tiuj kiuj supozas, ke la individuaj nacioj povu solvi siajn problemojn sendepende, nutras kredojn multe malpli realismajn ol tiuj de la plej altaj idealistoj – ekzemple tiuj kiuj kredas je paco kaj eĉ je internacia lingvo. Ni esperantistoj laboras kontraŭ lingva diskriminacio kaj por lingva egaleco kaj interkomunikado: ni konscias, ke nur per transnacia kaj supernacia kunlaboro la mondo prosperos. Por tion atingi, ni bezonos Unuiĝintajn Naciojn – UN kiu pli glate funkcias, pli egalece interrilatas, pli sindoneme disdividas siajn problemojn kaj siajn riĉaĵojn.

Ĉu UN sukcesis? Neniu, en plej bona okazo, dirus, ke ĝi sukcesis centprocente. Ĉu ĝi parte sukcesis? La ekzisto de internaciaj institucioj nepre reduktis la kaŭzojn de konflikto, nepre ebligis al la ŝtatoj kompreni kiel ili ankoraŭ ne ĝisatingis la idealojn de UN. La komplika, ofte peza, ofte netravidebla aparataro de UN tamen tenis viva la spiriton de multflankismo – la nocion, ke mondaj problemoj postulas mondajn respondojn, ke tuthomara kunlaboro necesas solvi la problemojn ofte kreitajn de tiu sama homaro. Ni ne perdu fidon. Ni ne falu en pesimismon. Kiel diris siatempe Martin Luther King, “Mi decidis aliĝi al amo. Malamo estas ŝarĝo tro peze portebla.”

Neniam tiuj vortoj tiel forte resonis kiel nun, en la mezo de pandemio kaj de krizo de malegaleco, kiuj minacas la tutan mondon kaj kiuj estas respondeblaj nur per multflanka kunlaboro je la nivelo de institucioj kaj ordinaraj homoj.

Aliĝu vi al amo. Formetu la ŝarĝon de malamo. Kaj tion faru praktike, klarvide, persiste. Neniam la mondo perfektiĝos. Fakte, la nocio espero en si mem implicas nekompletecon: ni ĉiam aspiras ion pli bonan. Jen la esenco de tiu Nova Sento de Zamenhof.

Por kontraŭlabori la pesimismon kaj por ekkoni la opiniojn de ordinaraj homoj, UN lanĉis ĉi-jare, en la jaro de sia 75-a jubileo, tutmondan enketon. Tiu enketo demandas: Kion ni atendu de UN en la venontaj jaroj? Kian UN ni deziras? Se, laŭ via juĝo, UN bezonas plibonigon (kaj kiu neus tion?), ni solidariĝu por doni niajn opiniojn, por kontribui al la dialogo, kaj por inspiri ankaŭ neesperantistojn kontribui. “Ni devas unuiĝi,” diris la Ĝenerala Sekretario António Guterres lastatempe, “ne nur por paroli sed ankaŭ por aŭskulti.” Akceptu tiun inviton de la Ĝenerala Sekretario: diru vian opinion.

Universala Esperanto-Asocio entuziasme aliĝas al tiu kampanjo. Jam de la jaro 1954 UEA aktive kunlaboras kun Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj. Dufoje Unesko rezoluciis favore al Esperanto, dank’ al la siatempa laboro de Ivo Lapenna kaj Tibor Sekelj respektive. La revuo de Unesko, la Kuriero, aperas en Esperanto, kaj ni kunlaboras sur amaso da aliaj terenoj.

Nia Monda Festivalo do havos kiel temon “UN 75-jara”: en la venontaj semajnoj kaj monatoj ni komisios prelegojn de fakuloj, organizos diskutajn grupojn kie ĉiuj esperantistoj povos kontribui en la Internacia Lingvo, instigos la esperantistojn plenigi la enketilon – kaj, ĉefe, ekzamenos kiel la movado por la Internacia Lingvo Esperanto povos kontribui al la strebado kiu konsistigas la kialon de ĝia ekzisto, tutmonda interkompreniĝo.

Humphrey Tonkin

Reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko

Spektu la paroladon ĉe MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro.

La parolado de S-ro Humphrey Tonkin komenciĝas ĉe 50:23.

Partoprenu en la Monda Festivalo kaj Virtuala Kongreso.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s