Saluton,
Mi estas Sara Spanò, membro de la teamo respondeca pri la ĉi-jara festivala temo “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. Al tiu ĉi laboro mi alportos la spertojn kiujn mi maturigis dum la lastaj jaroj kaj kiel estrarano de UEA kaj kiel reprezentanto de UEA kaj TEJO ĉe Unuiĝintaj Nacioj.
Nun, mi volas transdoni al vi kelkajn informojn pri kiel la pritrakto de la temo strukturiĝos.
Tri ĉefaj direktoj konsistigas la agadon de Unuiĝintaj Nacioj: paco, homaj rajtoj, kaj daŭripova evoluigo. Do, tri ĉefprelegoj donos enkondukan trarigardon pri tiuj ĉi tri kolonoj de la UN-agado. Poste, al tiuj ĉi enkonduka parto ligiĝos bloko da diskutsesioj, kies celo estas kuraĝigi la debaton pri la supraj ĉeftemoj.
Laŭ la planoj, la ĉefprelegoj kaj la rilataj diskutsesioj okazos la venontan monaton, en julio; pliaj anoncoj kaj detaloj sekvos, do nepre sekvu la ĉefajn informkanalojn de UEA.
Kiel anoncite, la unua Monda Festivalo de UEA havos trimonatan daŭron: dum tiu ĉi periodo ni planas, aldone al la menciitaj agadoj, la aperigon de “mikrolecionoj” pri la Celoj de UN por Daŭripova Evoluigo. Por informbazita debato kaj efika agado, kleriĝo estas nemalhavebla kondiĉo.
Dum la Virtuala Kongreso de UEA, okazonta la unuan semajnon de aŭgusto, okazos la tradicia kunveno pri la agado de UEA ĉe UN kaj Unesko, kie eblos ricevi ĝisdatajn raportojn kaj informojn kaj engaĝiĝi pri diversaj taskoj. Ja Eksteraj Rilatoj ne signifas nur reprezentadon ĉe internaciaj instancoj, sed estas multe pli ol tio.
Gravegas mencii, ke unu el la finaj, konkretaj rezultoj de la pritrakto de la festivala temo estos komuna dokumento, rezolucio, liverota al Unuiĝintaj Nacioj.
Do, venis la momento starigi al ni mem kelkajn demandojn: kian estontecon ni volas? Kiel ni povas efike progresigi la kunlaboron kun Unuiĝintaj Nacioj surbaze de komuna grundo? Kiun rolon ludu Esperanto kaj Esperanto-parolantoj en tiu ĉi procezo?
Aktive partoprenu, kontribuu konstrueme kaj entuziasme: via voĉo gravas, ĉies voĉo gravas por kune plani la estontecon.
Dankon, kaj ĝuu la Festivalon!
Sara Spanò
Komisiito de UEA (2019-2022) pri Eksteraj Rilatoj
Spektu la paroladon kaj la MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro.
Partoprenu en la Monda Festivalo kaj Virtuala Kongreso kaj respondu la enketon de UN.