Vi estas mia heroo: kiel infanoj povas batali kontraŭ KOVIM-19

Aŭskultu la sonlibron: https://www.youtube.com/watch?v=piFWPLjglCg&feature=youtu.be

Ĉi tiu libro estas originala projekto de la Konsulta Teamo de Inter-Agenteja Komitato pri Mensa Sano kaj Psikologia Subteno-Konsila Grupo en Kriza Situacio (IASC MHPSS RG), ligita al UN. Ĝi disponeblas en pli ol 50 lingvoj en la retejo de IASC. La versio en Esperanto aperis kunlabore kun Unesko kaj la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro, tradukita de la volontula tradukteamo de UEA, finreviziita de la rusa esperantisto Andrej Peĉënkin kaj fineldonita de Ĉina Esperanto-Ligo.

La sonlibron produktis UEA, kiel simbolan omaĝon al la 49-a Internacia Infana Kongreseto, planita por okazi en Montrealo kaj nuligita pro la pandemio. Ankaŭ ĝi estas la unua en serio de sonlibroj, kiujn UEA preparas kunlabore kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) por diskonigo de literaturo en Esperanto al blinduloj.

Volontule voĉlegis la rakonton Elsa Torres (el la fama videokurso Pasporto al la tuta mondo). Voĉlegis la prezenton la Estrarano de UEA pri Kongresoj kaj Kulturo, Orlando Raola. Kunordigis kaj muntis la sonlibron Estrarano de TEJO, Luis Obando, kunlabore kun la 1-a Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr.

La libro taŭgas por geknaboj aĝaj inter 6 kaj 11 jaroj, kiuj devas ĝui la legadon akompane de gepatroj, prizorgantoj aŭ instruistoj.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 891 (2020-07-04)

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s