La kvanto de knabinoj en lernejo kreskis sed ankoraŭ ne sufiĉe

Nova raporto de Unesko montras, ke post 25 jaroj la kvanto de knabinoj en lernejoj preskaŭ duobliĝis en evolulandoj, kaj la seksa malegaleco duoniĝis en elementaj lernejoj. Tamen la afero ŝanĝiĝas malrapide, kaj nur en 2050 ni atingus la celon vidi ĉiujn knabinojn en lernejo.

Laŭ Ĝenerala Direktoro de Unesko Audrey Azoulay, ignori klerigadon de knabinoj estas ignori unu el la plej efkaj aferoj pri evoluigo. Kiam knabinoj ricevas bonkvalitan klerigadon, ili kapablas rompi sociajn antaŭjuĝojn, kiuj malebligas seksan egalecon. Ili kapablas ankaŭ plibone decidi pri siaj gravedeco, naskado kaj sano. Ni ne konstruos la mondon, kiun ni volas, sen klerigado kaj enpovigo de knabinoj kaj virinoj.

Alia raporto montras, ke se ĉiuj virinoj ricevus elementan klerigadon, virinaj mortoj malgrandiĝus je du trionoj. Se ili ricevus mezlernejan klerigon, infanaj mortoj malgrandiĝus je duono, kaj okazus du-trionfoje malpli la infanaj edziniĝoj.

Jam 105 landoj subskribis la Konvencion de Unesko kontraŭ Diskriminacio en Klerigado, kaj 189 landoj subskribis la Konvencion de Unuiĝintaj Nacioj por Elimino de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj.

Kompreneble, ĉe la krizo de KOVIM-19 la defioj multobliĝas. Pro tio urĝas, ke la landoj ne perdu la atingitajn kondiĉojn kaj daŭre laboru por seksa egaleco.

Fonto:

https://en.unesco.org/news/gender-gap-primary-school-enrolment-halved-over-past-25-years

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s