En la novembra n-ro de revuo Esperanto (2020) oni legas pri la kampanjo Tutmonda Arbo-plantado. Temas pri iniciato, kiu celas planti almenaŭ 1000 arbojn tra la mondo ĝis la jaro 2030.
La temo de ĉijara Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) estis UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo. Efektive, inter la Celoj por Daŭripova Evoluigo, almenaŭ du rekte rilatas al arbo-plantado. La 13a — “Urĝe agi por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon kaj ties efikojn (konforme al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo)”, kaj la 15a — “Protekti, restarigi kaj disvastigi daŭripovan uzadon de teraj ekosistemoj, daŭripove mastrumi arbarojn, kontraŭbatali dezertiĝon, haltigi kaj inversigi la degeneradon de grundoj kaj haltigi la perdiĝon de biodiverseco”.
En la Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj oni trovas informojn pri la Celoj kaj sugestojn pri kion fari, ĉu individue, ĉu komunume. Orlando Raola informas pri la “plialtiĝo de la averaĝa tamperaturo kiel konsekvenco de la plialtiĝo de koncentriĝo de forcejaj gasoj kaj speciale de karbona dioksido” (pĝ. 87). Li ankaŭ argumentas, ke “la agado por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon devas nepre starti ĉe la komuna intenco eduki homojn” (pĝ. 88). Said Pontes de Albuquerque asertas, ke “ni, antaŭenigantoj de Esperanto, nature enviciĝas inter tiuj, kiuj rekonas la urĝecon de landaj kaj individuaj iniciatoj por malpliigi la negativajn intervenojn kontraŭ la Naturo” (pĝ. 98) kaj invitas nin “planti arbojn, renovigi la naturon, purigi la ĉirkaŭaĵon, kune kun niaj samideanoj” (pĝ. 100).
Certe, Tutmonda Arbo-plantado, kiel agado, ne nur helpos kompensi karbondioksidon, sed ankaŭ helpos eduki homojn. Kiel diris Fernando Maia Jr., prezentante la kampanjon, “ni rezistu, ni venku, ni supere floru kiel movado, kiel socio, kiel homaro. La arboj estos, por tio, portantoj de nia simbolo de rezisto kaj espero”.
Plantu aŭ plantigu arbon en via loĝregiono aŭ okaze de iu evento; sendu fotojn kaj informojn de tiu agado al Fernando Maia Jr. (fmaiajr@gmail.com), Normand Fleury (normandfleury@gmail.com) kaj al la redakcio de la revuo Esperanto (redakcio@revuoesperanto.org).
Donacu al nova Fondaĵo Klimato.
Subtenu UEA per membriĝo: uea.org/alighoj/alighilo.
La bildo montras arbon de acerolo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Acerolo), ĉijare plantita en mia ĝardeno.
Rafael Lima
Unu penso pri “Tutmonda Arbo-plantado”