La Monda Festivalo de Esperanto, virtuala aranĝo, kiu okazis sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio dum tri monatoj de junio ĝis septembro 2020, kun partopreno de kelkaj miloj da personoj el entute 97 landoj, kaj kun pli ol 500 horoj da programoj en la Internacia Lingvo Esperanto,
Debatis en serio de prelegoj, seminarioj, diskutaj sesioj kaj aliaj aranĝoj la ĉeftemon UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo, aparte traktante la tri kolonojn de UN, Pacon, Homajn Rajtojn kaj Evoluigon, kaj la Tagordon 2030 de Unuiĝintaj Nacioj;
Notis la atingojn de Unuiĝintaj Nacioj dum la unuaj 75 jaroj de sia ekzisto: rezultoj de la multflanka kunlaboro de la membraj ŝtatoj ĉirkaŭ problemoj de paco, homaj rajtoj kaj evoluigo, kies dimensioj superis la povon de la unuopaj ŝtatoj unuope agantaj;
Konstatis, tamen, ke tiu kunagado estas ankoraŭ nesufiĉa por superi la tutplanedajn krizojn kiujn ni nun frontas, kaj estas malhelpata de miskomprenoj kaj naciaj rivalecoj; sekve ke la estonteco de UN, kaj fakte de nia planedo, dependas de pli forta multflanka kunagado inter la registaroj, en kunlaboro kun la tutmonda civila socio;
Krome notis, kun aprobo, ke UN klopodas pli aktive engaĝi civilsociajn organizaĵojn, inter ili Universalan Esperanto-Asocion, por serĉi solvojn al tutmondaj problemoj kaj por realigi Tagordon 2030 kaj ties Celojn por Daŭripova Evoluigo;
Insistas, pro tio, ke la membraj ŝtatoj de UN pli forte kaj celkonscie kunlaboru, flankenmetante siajn diferencojn, kaj ke la tutmonda civila socio pli konscie kaj insiste subtenu tiun kunlaboron;
Reasertas la pludaŭron de la plurjardeka kunlaboro de la Esperantomovado kun la mondaj organizaĵoj UN kaj Unesko, kies valoroj kaj celoj tute kongruas kun la valoroj kaj celoj de la Esperanto-parolantoj;
Alvokas ĉiujn al observo de la homaj devoj pri monda solidareco, paco kaj multflanka decidado pri problemoj komunaj al la tuta homaro;
Rekomendas al ĉiuj esperantistoj ankoraŭ pli intense informiĝi pri la agadoj de UN kaj Unesko (ankaŭ pere de materialo pri UN eldonata en Esperanto), disvastigi tiujn informojn inter la publiko, insisti ĉe siaj politikistoj pri la valoro de multflankismo, kaj laŭeble mobilizi sin al kunlaboro kun UN kaj Unesko je ĉiu nivelo, ankaŭ pere de ties lokaj civitanaj asocioj;
Atentigas al UN kaj Unesko pri la bezono de pli inkluziva lingvopolitiko, se ili volas mobilizi la tutmondan socion ĉirkaŭ siaj celoj, kaj pri la valoro de utiligado de la internacia lingvo Esperanto por atingi homojn en multaj landoj – valoro kiun Unesko jam komencas sperti per sia admirinda eldonado de verkoj ankaŭ en Esperanto.
Fonto: Esperanto, n-ro 1352 (12), decembro 2020.
Aliĝi al ajna kunagado por la bono gravas kaj indas!
ŜatiŜati