UN75: dezirata estonteco, bezonata UN

Kiel parto de la agado por la 75a datreveno de UN, la internacia organizaĵo okazigis enketon pri la prioritatoj por nia komuna estonteco kiel homaro. La raporto pri tiu enketo jam legeblas en kelkaj lingvoj (https://www.un.org/en/un75/presskit).

Dum la enketo, la Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres, diris: “Ĉio, kion ni faras dum kaj post ĉi tiu krizo (KOVIM-19) devas havi fortan fokuson sur la konstruado de pli egalecaj, inkluzivaj, kaj daŭripovaj ekonomioj kaj socioj, kiuj estas pli fortikaj fronte al pandemioj, klimata ŝanĝiĝo kaj al multaj aliaj tutmondaj defioj, kiujn ni alfrontas”. Kaj la plimulto de la respondantoj konsentas.

Ni vidu la dek ĉefajn malkovrojn raportitajn:

1 – Kiel nunan prioritaton, la plejmulto elektis aliron al bazaj servoj: sanservo, pura akvo kaj sanitaraj servoj, kaj edukado.

2 – La sekva prioritato estas pli bona internacia solidareco kaj pli granda subteno al lokoj, kiuj suferas plej, pro la pandemio. Tio inkluzivas pritrakti malriĉecon, malegalecon kaj laboron.

3 – Kvankam sano estas la plej grava afero nuntempe, la respondantoj estas esperplenaj pri plibonigo ĉiteme. Ili ankaŭ kredas, ke aliro al edukado kaj virinaj rajtoj plivastiĝos.

4 – Pri estonteco, la partoprenantoj maltrankviliĝas pri klimatŝanĝiĝo. Detruo de naturmedio estis la plej grava maltrankvilo.

5 – Aliaj prioritatoj por la estonteco estas: garantii respekton al homaj rajtoj, preventi konfliktojn, fini malriĉecon kaj koruptadon.

6 – Pri estonteco, junaj respondantoj kaj tiuj el evolulandoj estas pli optimismaj, ol la maljunaj aŭ tiuj el industrilandoj.

7 – 87 % de la partoprenantoj kredas, ke internacia kunlaboro gravegas por alfronti nuntempajn defiojn.

8 – Ses el dek respondantoj kredas, ke UN plibonigas la mondon, tamen duono diris, ke ne scias multon pri UN. Krome, 74 % diris, ke UN estas gravega por alfronti tutmondajn problemojn, tamen duono kredas, ke UN apenaŭ faras ion tiurilte, kaj nur triono kredas, ke UN faras multon.

9 – Partoprenantoj en dialogoj petis pri plia inkludo de civila socio, virinoj, junuloj, vundeblaj grupoj kaj aliaj organizaĵoj.

10 –La partoprenantoj ankaŭ petis pri novigo ĉe UN, pli forta gvidado kaj konsekvenca agado.

“Homoj deziras kunlaboron pli internacia kaj tutmondan solidarecon. […] Ni, kiel neniam antaŭe, trovu unuiĝon por alfronti nuntempajn krizojn, helpi la mondon prosperi kaj subteni la ideojn de la Ĉarto de UN”, diris António Guterres.

Rafael Lima

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s