Novjara mesaĝo por 2021, de Ĝenerala Sekretario de UN António GUTERRES

Karaj amikoj,

La jaro 2020 estis jaro de afliktoj, tragedioj kaj larmoj.

KOVIM-19 renversis nian vivon kaj ĵetis la mondon en suferon kaj malĝojon.

Tiom da amatoj pereis – kaj la pandemio daŭre furiozas, estigante novajn ondojn de malsano kaj morto.

Malriĉeco, malegaleco kaj malsatego kreskas. Laborpostenoj malaperas, kaj ŝuldoj grandiĝas. Infanoj baraktas. Hejma perforto kreskas, kaj ĉie estas malsekureco.

Tamen, Nova Jaro alvenas. Kun ĝi, ni vidas esperplenajn radiojn:

– Homoj etendas helpajn manojn al najbaroj kaj fremduloj;

– Laboruloj ĉe esencaj servoj faras ĉion, kion ili povas;

– Sciencistoj kreas vakcinojn en rekorda tempo;

– Landoj faras novajn devontiĝojn por preventi klimatan katastrofon.

Se ni laboros kune en unueco kaj solidareco, tiuj esperoplenaj radioj atingos la tutan mondon.

Tio estas la leciono de tiu plej malfacila jaro.

Kaj klimatŝanĝiĝo kaj la pandemio de KOVIM-19 estas krizoj, kiujn oni povas trakti nur kune – kiel parton de transiro al inkluziva kaj daŭripova estonteco.

La ĉefa ambicio de Unuiĝintaj Nacioj por 2021 estas konstrui tutmondan aliancon por karbona neŭtreleco – nulaj emisioj – ĝis 2050.

Ĉiu registaro, urbo, negoco kaj individuo povas kontribui por plenumi tiun ideon.

Ni kune estigu pacon inter ni kaj kun la naturo, pritraktu la klimatan krizon, haltigu la disvastiĝon de KOVIM-19 kaj faru 2021 jaro de resaniĝo.

Resaniĝi de la efiko de mortiga viruso. Resanigi damaĝitajn ekonomiojn kaj sociojn. Resaniĝi de dividiĝoj. Kaj komenci resanigi la mondon.

Ĉi tio estu nia novjara rezolucio por 2021.

Mi deziras al vi ĉiuj feliĉan kaj pacan Novan Jaron, el Unuiĝintaj Nacioj.

António GUTERRES

Fonto: http://webtv.un.org/watch/sg-new-year-2021-english/6218616934001

2 pensoj pri “Novjara mesaĝo por 2021, de Ĝenerala Sekretario de UN António GUTERRES

Komenti