Novjara Mesaĝo de Prezidanto de CoNGO, Liberato C. Bautista

Liberato C. Bautista

Prezidanto de CoNGO

Karaj membroj, kunlaborantoj kaj amikoj de CoNGO:

A. En la ĵus finiĝinta, trista jaro, ni ĉiuj tuŝiĝis de la pereiga malsano kronvirusa KOVIM-19, kiu infektis homojn tra nia tuta planedo. Multaj vivoj kaj okupoj perdiĝis. Miliardoj da homoj estis trafitaj sane, familie, socie, en edukado, arto kaj kulturo, en transportado kaj ripozado, kaj laŭ multaj aliaj manieroj. En sia deklaro de 12 majo 2020, la Konferenco de Negistaraj Organizaĵoj en Konsulta Rilato kun Unuiĝintaj Nacioj (CoNGO) alarmigis, ke “la efikoj de la viruso fortigas jam ekzistantajn malegalecojn kaj vundeblojn” kiuj kombiniĝas kun aliaj pandemioj, kiel ekzemple malsato, perforto kaj rasismo.

B. Aldone al sia natura solidareco kun afliktitoj de kombinaj pandemioj, CoNGO kuraĝigis kaj konsilis siajn membrojn, surbaze de sia profunda kaj daŭra sperto pri protektado de la rajtoj kaj ageblecoj de negistaraj organizoj (NROj) kaj civilsociaj organizoj (CSO), ke iliaj voĉoj estu aŭdataj en regionaj kaj internaciaj medioj. En sia deklaro de 30 novembro 2020, CoNGO denove asertis, ke “apogado kaj partnereco kun NROj estas esencaj por la efika funkciado de la sistemo de UN. Pluraj agentejoj kaj entoj de UN simple ne povus plenumi siajn rolojn sen tiaj partnerecoj kun plenumaj kaj kampanjaj NROj.”

C. Tiu aserto aparte resonis en la jaro 2020 ĉar temis pri la 75-a datreveno de Unuiĝintaj Nacioj; kaj CoNGO vibre esprimis sin eĉ plurokaze – unuflanke kritike atentigante pri registara malatento al la promesoj subskribitaj en, kaj rezultantaj el, la Ĉarto de UN aprobita en junio 1945; aliflanke rekonfirmante la daŭre pli esencajn funkciojn de la Sistemo de Unuiĝintaj Nacioj en protektado kaj disvastigo de multflankismo, leĝa regado, homaj rajtoj kaj demokratio. La deklaracio de CoNGO okaze de la 75-a datreveno de UN finiĝis per defio al la monda organizaĵo, ke ĝi “leviĝu al siaj promesoj kaj enkonduku transforman ŝanĝiĝon. Paco, justeco kaj evoluigo dependas de plenaj, homrajte bazitaj, home centrigitaj, kaj genrosentemaj aliroj al la sistemoj kiuj fundamentas nian ekonomion, nian socion kaj nian ĉirkaŭaĵon. Ni devas fortigi la impulson por transformi la mondon kaj certigi, ke neniu homo postrestas.”

D. Survoje en la jaron 2021 – dum la pandemio KOVIM-19 restas, eĉ plifortiĝas, kiel minaco – CoNGO firmigos sian intencon plibonigi konsultadon, kunagadon kaj kunlaboron inter NROj/CSOj kaj la Sistemo de UN. La Komitatoj de NROj sub aŭspicio de CoNGO pretas por igi tiun intencon videbla kaj plenumebla. Tuta aro da tutmondaj defiojignoras, ĉiam pli forte, la naciajn landlimojn: interagaj pandemioj, klimatŝanĝiĝo, mara poluo, rifuĝintoj kaj perforta migrado, rasismo kaj ksenofobio, endemia malriĉeco, tutmonda malsato, manko de daŭripova evoluigo, malatento al malarmado, ignoro de homaj rajtoj, droga misuzo, kiberatakoj, perforto, precipe genre bazita perforto, kaj multaj aliaj. La kompetento kaj sperto alportitaj al UN de NROj ebligas al registaroj pli informitajn kaj realecajn decidojn, kaj pli bone respondas al la bezonoj kaj aspiroj de la popoloj. Fakte, la granda defio kiu staras antaŭ ni estas, ke registaroj rekonu la manierojn laŭ kiuj ĉiuj iliaj popoloj kaj ilia natura ekologio estas ligitaj al la pluviveblo kaj daŭripovo de ĉiuj aliaj: kunago tutmonde respondas al la naciaj kaj lokaj interesoj de ĉiuj.

E. Ĉi-kuntekste, du apartaj domajnoj ricevos speciale altan atenton en la jaro 2021. Unue, estas neakcepteble, ke iuj registaroj klopodas – naci- kaj internacinivele – repreni la rajtojn kaj partopreneblojn de NROj kaj civila socio. Ŝrumpanta civila spaco egalas al ŝrumpanta demokratia spaco. Registaroj nepre konsciu, ke ili havas daŭran kaj juran respondecon protekti civilsociajn rajtojn, do civitanajn rajtojn. Due, CoNGO daŭre rezistos la redukton de rimedoj por la funkciado de la Sistemo UN. Nur se ĝi havas adekvatajn financajn kaj personarajn rimedojn, UN povos efike plenumi la multajn taskojn delegitajn de registaroj al tiu ĉi neanstataŭigebla universala institucio. Registaroj utiligas la UN-Sistemon por akcepti fortikajn kaj admirindajn tutmondajn konvenciojn kaj normojn: sed ili devas realigi ilin, kaj administre ebligi, ke UN subtenu kaj kontrolu tiun realigon. Radikite en urboj, vilaĝoj kaj komunumoj, NROj kaj CSOj devas havi rolon en ĉiuj stadioj de plenumado de konvencioj kaj normoj laŭ la interesoj de la homaro kaj la planedo.

F. En la jaro 2021, CoNGO estos malferma al daŭra konsultado kaj kunlaboro kun ĉiuj siaj membroj kaj kunlaborantoj, kaj kun la diversaj unuoj de la UN-Sistemo, dum ni antaŭenigas la aferojn kiujn ni rekonas kiel urĝajn kaj justajn. La Celoj por Daŭripova Evoluigo daŭre elstaros en niaj listoj de prioritatoj dum ni kolektive sekvas la Jardekon de Agado kondukantan al la jaro 2030. Ni serĉas kunlaboron kaj interkompreniĝon kun ĉiuj homoj de bona volo. G. Hodiaŭ, la problemoj kaj defioj kiujn ni frontas produktis pluson da timo kaj deficiton da espero. Ni do dediĉu niajn NROjn kaj CSOjn al la urĝaj taskoj de redukto de timo kaj pligrandigo de espero. Por redukti timon, ni daŭre reasertu la fundamentecon, nefremdigeblon, nedivideblon kaj interdependon de homa digno kaj homaj rajtoj. Por fortigi esperon, ni devas konstrui komunan estontecon por ĉiuj enloĝantoj de la tero kaj ties natura ekologio, malakceptante disrabon kaj predadon en nia ekonomia vivo, kaj, anstataŭe, emfazante kaj ŝirmante la komunajn publikajn bonojn kaj servojn nemalhaveblajn por sekurigi la vivon kaj ties prosperon.

ngocongo.org

* UEA estas nuntempa estrarano de CoNGO. Sekvu kaj subtenu tiun agadon (Esperanto Por UN).

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s