NRO-Komitato pri Lingvo kaj Lingvoj, en UN

UEA havas oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Kiel Ne-Registara Organizaĵo, UEA nuntempe estas estrarano de la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Konsulta Rilato kun Unuiĝintaj Nacioj (CoNGO).

Inter aliaj aferoj, UEA insiste plendas pri lingva politiko ĉe UN. La Sekretariato de UN laboras en du lingvoj (angla kaj franca), la Ĝenerala Asembleo laboras en ses (angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa) kaj la membroj de UN-familio havas siajn proprajn lingvajn politikojn. Krome, UN interrilatas kun publiko per aro da aliaj lingvoj.

Antaŭ nelonge, la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres diris: “Ni bezonas unuiĝi, ne nur por paroli sed ankaŭ por aŭskulti”. Kvankam multlingvismo estas subtenata de UN, la lingvoj ne estas egale pritaktataj kaj la lingva afero ricevas malpli da atento ol oni atendus.

Por finfine malfermi tiujn ĉi demandojn al publika diskutado, UEA proponis starigon de Komitato de NROj pri Lingvo kaj Lingvoj sub aŭspicio de CoNGO en Novjorko. Tiu komitato povus atenti pri la lingva politiko de UN, la laboro de interpretistoj kaj tradukistoj, la utiligo de lingvoj en rilatoj kun la publiko, konservado de endanĝerigataj lingvoj, disvastigado de lingvolernado kaj pli.

La Komitato pritraktos kaj la lingvouzon de UN (seksisma lingvaĵo, lingvo de malamo, lingvo de paco, homrajta lingvo, ktp.), kaj la uzon de lingvoj en UN (tradukado, interpretado, dokumentado, diskonigado al aliaj lingvanoj, egaleco inter lingvoj, protektado de indiĝenaj lingvoj, ktp.). Jam ekzistas neoficiala Studogrupo pri Lingvoj kaj UN kiu organizas simpozion pri la temo ĉiujare. Tiel, tiu grupo fariĝus la kerno de la Komitato.

La Prezidanto de CoNGO Liberato Bautista subtenas la proponon. “Mi antaŭĝojas pri kreado de la komitato kaj bonvenigos ĝin kiel gravan aldonon al la 35 NRO-komitatoj sub la ombrelo de CoNGO”, li diris.

Por la starigo de NRO-Komitatoj, oni bezonas dudekon da fondaj NROj kiuj estas samtempe membroj de CoNGO kaj havas konsultan rilaton kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (Ekosok). La propono de UEA jam havas 14 subtenantojn kaj d-ro Tonkin certas ke oni atingos la necesajn 20 subtenantojn en 2021. “Se niaj klopodoj sukcesos, temos pri signifa antaŭenpaŝo. Estas multe pli facile konvinki misiojn ĉe UN aŭ funkciulojn de UN aperi ĉe tiuj komitatoj ol klopodi fari tion ekster la formalaj strukturoj. Kaj tio faciligos levadon de lingvaj demandoj en la sino de UN”, li diris.

Sekvu la agadon de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj: esperantoporun.org

Fontoj:

ngocongo.org/language-and-languages-to-get-greater-attention-by-ngos-at-the-un

ngocongo.org/proposal-for-the-formation-of-an-ngo-committee-on-language-and-languages-to-be-based-in-new-york

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s