La tria numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2020 estas disponebla en Esperanto.
Kiel diris Agnès Bardon, la ĉefredaktoro: “Tiu ĉi kajero prezentas “negativon” de nia epoko, substrekas la rompo-liniojn kiujn la sankrizo senvualigis, kaj montras la ampleksecon de la alfrontendaj defioj. Ĝi ankaŭ substrekas la potencon de scienca, kultura, eduka kunlaborado, kiun ĉi tiu tute nova evento rivelis”.
La 15 artikoloj estas subskribitaj de virinoj. Unesko-kuriero invitis virinojn el la tuta mondo por imagi kiel estos la vivo post la krizo. Politikologinoj, ĵurnalistinoj, esploristinoj, verkistinoj kaj instruistinoj prezentas siajn pensojn por imagi tute novan mondon.
Legu, pripensu kaj diskutu la temojn.
Unesko-Kuriero, julio-septembro 2020
