Unuiĝintaj Nacioj ne havas oficialan himnon, kvankam multaj muzikoj jam aperis, pri UN aŭ la ĉefaj temoj de la internacia organizaĵo, kiel la paco, la homaj rajtoj aŭ la espero por pli bonan estontecon. Fakte, eĉ la zamenhofa poemo La Espero (ĝi mem neoficiala himno de la esperanto-komunumo) povus esti himno de UN.
Tamen, en 1971, por la 25-a datreveno de UN, la tiama Ĝenerala Sekretario de UN U Thant invitis la hispanan dirigenton Pablo Casals por krei muzikon, kaj la britan verkiston W. H. Auden por verki poemon. Tiel aperis Himno por UN (A Hymn to the UN). U Thant scivolis, kial estis tiom da himnoj pri venkoj en bataloj sed ne pri paco.
La himno estis prezentita en la 24-a de oktobro 1971, per orkestro dirigita de Pablo Casals en la sidejo de UN. Vi povas aŭskulti ĉi tie.
Jen la originala teksto kaj esperanta versio.
A Hymn do the UN, W. H. Auden | Himno por UN, W. H. Auden |
Eagerly, musician. Sweep your string, So we may sing. Elated, optative, Our several voices Interblending, Playfully contending, Not interfering But co-inhering, For all within The cincture of the sound, Is holy ground Where all are brothers, None faceless Others, et mortals beware Of words, for With words we lie, Can say peace When we mean war, Foul thought speak- fair And promise falsely, But song is true: Let music for peace Be the paradigm, For peace means to change At the right time, as de World- Clock Goes Tick- and Tock. So may the story Of our human city Presently move Like music, when Begotten notes New notes beget Making the flowing Of time a growing Till what it could be, At last is, Where even sadness Is a form of gladness, Where fate is freedom, Grace and Surprise. | Fervore, muzikisto. Viajn kordojn vibru, Tiel, ke ni kantu. Alte, dezireme, Niaj multaj voĉoj Intermiksiĝu, Ĝojplene ludu, Ne konfuziĝu Sed kunekzistu, Por ĉiuj ene La zono de l’sono Estas sankta fono Kie ĉiuj fratoj estas, Neniuj aliuloj estas, sed karnuloj atentu Pri vortoj, ĉar Per vortoj ni mensogas Diras pacon Kiam volas militon, Parolas kun malpuraj pensoj Kaj malvere promesas, Sed muziko veras: Lasu musikon por paco Esti la paradigmo, Ĉar paco signifas ŝanĝi En la ĝusta tempo, kiam Monda- Horloĝo Donas tiktako’. Tiel ke historio De nia homa urbo Nuntempe moviĝu Kiel muziko, kiam Naskitaj notoj Novajn notojn naskas Kaj faras fluado’ De tempo, kreskado Ĝis eblas esti, Finfine estas, Kie eĉ malĝojo Estas ia ĝojo, Kie sorto estas libereco, Graco kaj Surprizo. |