Multlingveco en la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj

La Komuna Inspekta Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj (en la angla, JIU) publikigis raporton pri multlingveco en la sistemo de UN. La esploro, demandita de la Sekretariato de UN, gravas ĉar multlingveco estas fundamenta por multflanka komunikado. Per multlingveco, oni komprenas, observas, efektivigas kaj akceptas la decidojn de la interregistaraj instancoj kaj organoj de UN. Per multlingveco, UN tutmonde interparolas, helpas komunumojn, ebligas pacigajn intertraktadojn kaj disvastigas sciojn pri homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.

La celo de la raporto estis kontroli la multlingvecon ĉe UN kaj scii pri: strategioj, reguloj kaj proceduroj; instigoj al personaro; utiligo de kunlaboro kaj lingvaj teknologioj; kaj efektivigo de antaŭaj rekomendoj de JIU.

La raporto prezentas kvar ĉefajn konkludojn.

1. Mankas ampleksa vidpunkto pri multlingveco, tio estas strategia kadro kaj planoj. Jam en 2011, JIU rekomendis al instancoj kaj organoj de UN, ke ili starigu strategiojn kaj planojn por efektivigo de multlingveco, sed la plej multaj sekretarioj ne faris tion.

2. Instancoj kaj organoj de UN ne observas regulojn pri dungado kaj promociado, tiel ke la oficuloj estu almenaŭ dulingva, tio estas, ke ili kapablu komunuki per almenaŭ du lingvoj inter la uzataj lingvoj de la instanco aŭ organo.

3. Malrapidas la evoluigo en sistemaj iniciatoj por subteni multlingveco kiel fundamenta valoro.

4. Mankas kohera penso pri multlingveco. Ekzemple, manko de komuna difinoj pri la terminoj “oficiala lingvo” kaj “labora lingvo”, en la sistemo de UN.

La raporto ankaŭ presentas serion da rekomendoj por antaŭenigi multlingvrco ĉe UN. Inter la rekomendoj estas: starigi strategiojn kaj planojn; komisii al respondeculoj la efektivigon de strategioj kaj planoj; krei regulojn pri daŭra lernado de lingvoj; dungi pli da tradukistoj; krei sisteman lingvan kadron por instruado, lernado, ekzamenado kaj diplomado pri la ses oficialaj lingvoj de UN; starigi multlingvecon kiel fundamenta valoro de UN; disvastigi multlingvecon kiel atesto de diverseco kaj vojo al plenumado de la Celoj por Daŭripova Evoluigo.

La teamo de JIU renkontiĝis kun membroj de la Studogrupo pri Lingvo ĉe UN, pri kio respondecas Humphrey Tonkin. La grupo okazigas ĉiujaran simpozion ĉe UN. La venonta simpozio – Lingvo kaj migrado: travivado kaj memoro – estos enreta kaj okazos de la 19-a de aprilo ĝis la 1-a de majo, 2021.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s