En Novjorko, la 11an de marto, Unuiĝintaj Nacioj starigis la kampanjon Only Together (Nur Kune), por justa aliro al la vakcinoj kontraŭ KOVIM-19. La kampanjo atentigas pri la bezono de tutmonda agado por garantii, ke la vakcinoj estos alireblaj en ĉiuj landoj.
“Milionoj inter ni perdis iun, kiun ni amis, aŭ vidis niajn vivrimedojn malaperi. Senprecedenca tutmonda scienca klopodo por krei la vakcinojn donis al ni esperon venki la viruson — sed nur se ni kune laboros por garantii, ke ĉiuj, ĉie aliru la vakcinojn kontraŭ KOVIM-19. Nur kune ni povas fini la pandemion kaj krei novan tempon de espero”, diris la Vica Ĝenerala Sekretario de UN Amina J. Mohammed.
Laŭ la Monda Organizo pri Sano, pli ol 2,5 milionoj da homoj jam mortis pro KOVIM-19. La vakcinoj savos vivojn, preventos la aperon de novaj variaĵoj, helpos ekonomiojn kaj donos esperon pri la fino de la pandemio.
Nuntempe okazas la plej granda vakcinado en la historio, kaj milionoj da dozoj atingas landojn tra la mondo, inkluzive iujn inter la plej malriĉaj landoj, pere de la klopodoj de COVAX. Sed tiuj dozoj trafos nur etan parton de la homaro. Kelkaj riĉaj landoj preskaŭ vakcinis sian tutan loĝantaron, krom aliaj ankoraŭ vakcinis neniun.
Mono por COVAX nepre necesas, sed oni povas fari pli por pligvastigi la aliron al la vakcino, per divido de superfluaj dozoj, transdono de teknologio, volonteca licenco aŭ eĉ rezignado pri propraĵa rajto.
Ĉu via lando subtenas la laboron de UN? Ni, esperantistoj, subtenas internacian lingvon por ĉiuj. Ni ankaŭ subtenu la vakcinojn por ĉiuj.