Estontecoj de Edukado

La iniciato de Unesko, Futures of Education (Estontecoj de Edukado), pripensigas, kiel scioj kaj klerigado povas formi la estontecon de la homaro kaj la mondo. Temas pri vasta tutmonda diskuto, kaj oni povas, ĉu individue, ĉu per organizaĵo, partopreni per pluraj manieroj.

Enketo pri defioj kaj celoj de edukado. Temas pri rapida enketo por helpi Uneskon kaj la Internacian Komisionon pri la Estontecoj de Edukado difini la ĉefajn defiojn, celojn kaj bezonojn de edukado. Oni povas respondi en 16 lingvoj.

Opinio pri gravaj aferoj rilataj al edukado. Oni povas sendi tekston, maksimume 1000-vortan, pri kio gravas edukado, kaj eble la teksto kaj la ideoj estos pritraktataj ĉe diskutoj ĉe la iniciato kaj la Internacia Komisiono. Oni povas sendi tekston en iu el la ses oficialaj lingvoj de UN.

Pritrakto de la provizora raporto de la Internacia Komisiono. La Komisiono publikigis provizoran raporton kun unuaj ideoj, kiuj estos la gvidlinioj por la estonta definitiva raporto, kaj oni povas legi kaj komenti ĝin en iu el la ses oficialaj lingvoj de UN.

Ideoj pri la rajto al edukado. Oni povas sendi tekston pri la rajto al klerigado en la nuntempeco. La ĉefaj demandoj estas: Kiuj estas la novaj dimensioj de la rajto al edukado? Kiuj estas la kondiĉoj por realigi la novajn dimensiojn? Kiujn respondecojn la registaroj povas kundividi kun aliaj sektoroj de la socio? Oni povas sendi tekston en iu el la ses oficialaj lingvoj de UN.

Artaĵoj. Oni povas sendi artaĵojn pri la esperoj aŭ timoj rilate al edukado. Kiel klerigado kaj instruado estos en la jaro 2050?

Unesko invitas organizaĵojn kaj individuojn por kune pripensi kaj partopreni en la tutmonda diskuto pri edukado. Ni respondu kaj partoprenu!

Unu penso pri “Estontecoj de Edukado

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s