Interkultura dialogo gravas kiel ponto por ligi la tri kolonojn de UN: homajn rajtojn, pacon kaj evoluigon. Pro tio, la nova verko de Unesko kaj de la Instituto por Ekonomio kaj Paco proponas konceptan kaj teknikan kadron por mezuri interkulturan dialogon en landoj.
Kiel aperas ĉe la Konstitucio de Unesko, “[…] nescio pri la moroj kaj vivoj de unu de la alia estis ofta kaŭzo, tra historio de la homaro, de suspekto kaj malfido inter popoloj de la mondo […]”. Antaŭ tio, Interkultura Dialogo (IKD) estas ĉiu intenca klopodo trakti diversecon, kiu helpas atingi socian unuigon, preventi konfliktojn kaj subteni pacon.
Multaj defioj, kiel malegaleco, popolismo, ksenofobio, migrado, rifuĝintoj kaj ekstrema perforto, bezonas solvojn bazitajn sur bona dialogo sed stumblas sur radikalaj opinioj kaj manko de kompromisoj. La verko, Mezurado de interkultura dialogo: koncepta kaj teknika kadro, prezentas fakan diskuton pri IKD, klarigas pri kondiĉoj de IKD por preventi konfliktojn kaj proponas kadron por mezurado de IKD.
Estas multaj praktikaj ekzemploj de IKD en edukado, amaskomunikiloj kaj inform-komunika teknologio (IKT), kulturo kaj arto, loka mastrumado kaj urba planado, kaj politika intertraktado. Subtena ebliga medio garantias, ke bone okazu malsamaj interkulturaj interrilatoj, survoje al transformado. Ĉu gejunuloj lernas la kapablojn kaj scipovojn por kune vivi kaj agi kun homoj de malsamaj devenoj kaj identecoj? Ĉu niaj amaskomunikiloj provizas nin per inkluzivecaj kaj diversecaj lokoj por diskutado kaj kritika pensado? Ĉu niaj urboj evoluas tiel, ke la komunumoj estas instigitaj subteni unu la alian?
La verko proponas du nivelojn por la ebliga medio de IKD, la strukturaj faktoroj kaj la ebligaj faktoroj (principoj, valoroj kaj scipovoj). La strukturaj faktoroj efikas sur la fonaj kondiĉoj de IKD kaj estas: stabileco kaj ne-perforto; regado kaj civitaneco; esprimlibereco; horizontala egaleco; kaj socia unuigo. La ebligaj faktoroj (principoj, valoroj kaj scipovoj) efikas sur la agadoj, politikoj kaj aktivecoj kaj estas: organizado kaj gvidado; inkluziveco kaj reprezentado; kunligoj kaj unuigo; scipovoj kaj valoroj. La verko proponas indikilojn por ĉiuj faktoroj. Tiuj indikiloj estas publike alireblaj, raportas pri pluraj landoj jam de multaj jaroj, do vi povas pensi pri la Interkultura Dialogo en via lando, laŭ la proponoj de la verko. Krom tio, ni pripensu gravan aferon. Ĉu ni, kiel esperantistoj, kaj niaj asocioj subtenas Interkulturan Dialogon en niaj landoj?