Rasa diskriminacio kaj la Unesko-Kuriero

La 21-a de marto estas la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio. La revuo Unesko-Kuriero ĉiam traktis tiun temon kun serioza zorgemo. Kiel aperas ĉe la numero de januaro-marto 2018: “La agadoj de Unesko kontraŭ rasismo estis supraj en la tagordo ekde la komenco – Kuriero ĉiam provizis potencan platformon por debato kaj diskutado pri ĉi tiu danĝera kaj disvastigita antaŭjuĝo, kiu daŭre infektas nian mondon”.

La revuo estas eldonata ekde 1948 kaj la unua artikolo kiu rekte traktis la temon aperis en novembro 1949: “La demando pri raso kaj la demokratia mondo” de Arthur Ramos, brazila psikologo kaj antropologo, kiu estis estro de la Fako de Sociaj Sciencoj de Unesko. Poste, antaŭ la Deklaro pri Raso, de Unesko, en 1950, la revuo publikigis kaj la deklaron kaj artikolon de la svisnaskita argentina antropologo Alfred Métraŭ: “Raso kaj Civilizo”.

Ekde tiam, la temo reaperas en la paĝoj de Unesko-Kuriero, kiu nuntempe oni povas legi ankaŭ en Esperanto. Sube, vi trovas ekzemplojn de artikoloj por legi, pripensi kaj diskuti.

Rasismo:alfrontante la nepripenseblon

Indiĝenaj popoloj: vundeblaj, tamen rezistemaj

El la holdoj de Clotilda al Africatown

Sud-Afriko de Mandela: ĉu revo aŭ realo?

Rasismo ne besonas rasistojn

Indiĝenaj lingvoj: alirejo al scioj kaj espero

Danci la nerakonteblan aŭ la influo de la sklavec-memoro en la nuntempa art-kreado

Anti-Semitismo: lerni la lecionojn de historio

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s