Oftaj demandoj pri homaj rajtoj kaj klimatŝanĝiĝo

Klimatŝanĝiĝo estas la plej granda danĝero por la homaro kaj por la supervivo de nia mondo. Do, kion oni povas fari? Kion la registaroj devas fari? Kaj la privata sektoro?

Por helpi respondi tiujn demandojn kaj subteni pli bonajn politikojn por la homoj kaj la mondo, la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj publikigis la verkon Oftaj demandoj pri homaj rajtoj kaj klimatŝanĝiĝo.

La verko atentigas pri la efikoj de klimatŝanĝiĝo sur la homajn rajtojn kaj pri la devoj de registaroj kaj entreprenoj laŭ internaciaj leĝoj – tiel ke oni povos moderigi tiujn efikojn kaj garantii, ke ĉiujn eblu adapti. Ĝi enhavas ekzemplojn de klimataj procezoj , la rajtojn de estontaj generacioj kaj la rolon de internacia kunlaborado kaj solidareco.

La observado de la homaj rajtoj al sekura, pura, sana kaj daŭripova medio efikas sur la agadon rilate al klimato. Ĉiuj homoj rajtas vivi en mondo, kie iliaj rajtoj kaj liberecoj estas komplete realigeblaj. Gravas do pensi pri la klimato laŭ homrajta vidpunkto. Klimatŝanĝigo endanĝerigas la rajtojn kaj liberecojn de ĉiuj.

Certe, la lingva demando, tio estas la manko de efika lingva komunikado, estas baro por komuna laboro surbaze de justeco, respondeco, inkluzivo, travideblo, egaleco kaj ne-diskriminacio. Landoj, per la Pariza Interkonsento, rekonis la gravecon de homaj rajtoj en la klimata agado, tamen gravas insisti ĉe niaj registaroj.

En la verko Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj , D-ro Raola diris: “La agado por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon devas nepre starti ĉe la komuna intenco eduki la homojn de ĉiuj aĝoj, de ĉiuj landoj, de ĉiuj kulturoj kaj de ĉiuj ekonomiaj niveloj […]”. Do, kiel esperantistoj, “[…] ni kunlaboru kun homoj de bona volo, kaj ni alportu al la komuna agado nian specialan kontribuon, nome la kapablon unike efike kunlabori”, kiel diris D-ro Tonkin en la sama verko.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s