La unua numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2021 estas disponebla en Esperanto.
Malpli ol 22 % de la oceano estas ĝis nun esplorita. Tio estas malmulta, sed sufiĉa por scii, ke ĝi estas minacata de pli-varmiĝo, pli-acidiĝo, kaj poluado. La blankiĝo de koraloj estas unu ekzemplo inter aliaj, de la malbonfartiĝo de la maraj ekosistemoj. La konsekvencoj ne estas nur mediaj. Preskaŭ tri miliardoj da homoj rekte dependas de la mara kaj apudborda biodiverseco por vivteni sin. Antaŭ 2050 la ĉemaraj zonoj, en kiuj loĝas 300 milionoj da homoj, eble estos minacataj de la plialtiĝo de la oceano, ligita kun la klimata ŝanĝiĝo.
Legu, pripensu kaj diskutu la temojn.
Unesko-Kuriero, januaro-marto 2021